Viroj estas...

Viroj estas kiel vino.
Oni devas piedbati ilin
kaj enfermi ien malhelo,
por ke ili iom maturiĝu tiel,
ke oni ŝatas ilian ĉeeston ĉe la manĝado.
Britney Spears, usona kantistino

La bona je la vintro estas, ke neniuj viroj kun ŝortoj.
Martina Navratilova, usona tenistino

Vira stulteco plej plezurigas min.
Danke al Dio ĝi estas neelĉerpebla fonto de amuzo.
May Wortley Montagu, britlanda verkistino

Estas du specoj de viroj: unu speco havas monon pro siaj edzinoj, kaj la aliaj havas siajn edzinon pro sia mono.
Elizabet Taylor, angla aktorino

Kiel aspektus la mondo sen viroj?
Nek estus perforto, nek militoj kaj amaso da dikaj feliĉaj inoj.
Nekonatulo

Kompreneble oni devas preni la virojn tiaj, kiaj ili estas, sed oni tute ne lasu ilin tiel.
Zsa Zsa Gabor, hungara-usona aktorino

Viroj atingas sian plej grandan efikon ĉe la farado de aferoj, kiuj tute ne devas esti faritaj.
Brooke Shields, usona aktorino

La spirita mezpunkto de loĝkomunumo de viroj estas kesto plena de biero.
Nekonatulo

La viro taksas sin jam inokonanto, se li faras la eraron je ĉiu ino.
Hillary Clinton, usona politikistino

Viroj estas ja ofte tiom junaj, kiom ili sentas sin, sed neniam tiel elstaraj.
Simone de Beauvoir, franca verkistino

Se viro kuiras por vi kaj la salato entenas pli ol nur tri ingrediencojn, li celas seriozan.
Penelope Cruz, hispana aktorino

Kie estus la potenco de la inoj sen la vanto de la viroj?
Marie de Ebner-Eŝenbaĥ, aŭstria verkistino

Viroj demandas infanojn, kion ili volas fariĝi pli poste , ĉar ili mem ankoraŭ serĉas ideojn.
Susan Sarandon, usona aktorino

Ne havas sencon kvereli kun viroj; ili ja tamen ĉiam malpravas.
Zsa Zsa Gabor, aktorino

Viroj havas decidan avantaĝon:
Ni sulkiĝas, fariĝas grasaj kaj kalvaj aŭ blankhararaj,
sed nenion tio ĝenas.
George Clooney, usona aktoro

Viroj estas kiel monŝparujoj: tiuj, en kiuj plej malmulte estas, plej bruas.

Nekonatulo

Ĉiu viro estas manskripto, kiu unue estas korektenda.
Katarina la Granda, carino

Je Kristnasko oni komprenas plej malmulte, kial viroj necesas.
Donna Leon, usona verkistino

Vanteco de unu viro sufiĉas por dek inoj.
Dunja Rajter, kroata kantistino kaj aktorino

Afero, kiun instruis min la poltiko, estas, ke viroj estas nek mense gvidata nek komprenebla genro.
Margaret Thatcher, britlanda politikistino

Viroj estas tiel simplaj. Oni devas doni nur telefonon kun multaj butonoj al ili, kaj jam ili pensas, ke ili estas gravaj.
Elfriede Jelinek, aŭstra verkistino

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser