Hans-Georg Kaiser
Iluzioj kaj esperoj


Utopioj kaj esperoj
estas pluaj strangaj sferoj,
kiel onta en la nuno
ili logas kiel Suno.

Se espero tro nin vokas,
ni pri nia nuno mokas.
Sed, ke plej la nuno gravas,
tio tamen certe pravas.

Kial fuĝi en esperon
aŭ en religian sferon?
Kial ne hodiaŭ vivi?
Kial ĉiam onte trivi?

Kial espi aŭ esperi,
aŭ profete manieri?
Nur se mankas al ni forto,
la espero estas sorto.

La espero, la espero,
estas iluzia sfero.
Gravas pli ja la afero
kiel vivi jam sur Tero.