SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ

13. Luis Hernández




Redaktis la gazeton Popola Fronto dum la hispana interna milito. Li verkas kun oratora patoso, ĉe kiu la kontrola intelekto jen bridas, jen ellasas la pasion des pli efekte. Tia kunfando de konstato kaj ardo naskas kvazaŭ spontane esprimojn ĉiam trafajn kaj neniam banalajn. Lia ritmo kaj sonsekvo estas senmanke voĉotaŭgaj. Liaj pli longaj artikoloj kelkfoje plusas per egala spirlongaj esprimoj, kvazaŭ li pensus per „ĉeneroj“ kun jen aldono, jen plia, jen plua, ĝis fino de la ŝnuro, nome de la frazo! Tio, kaj lia tendenco jungi adverbon al verbo kun preskaŭ egalaj valoroj (manovre trompi, treme paniki, kie oni egale bone povus diri manovri trompe, tremi panike) faras lian stilon burleskebla, sed tion fari estus frivole antaŭ lia rekta sincero. Jen la komenco de lia debuta artikolo, kaj de la dua.

(a) Linio de fajro dividas abrupte, je du partoj ekstremaj, la amplekson de nia lando. Dum bleke parolas kanonoj, vomante detruon kaj morton, laŭ senkompata konkuro inter libero kaj abomeno, neniu honesta, nenio pura povas resti neŭtrala antaŭ tiel kruda dilemo.

Esperanto, nia lingvo bela, instrumento genia por homa progreso, ne povas ne helpi la vicojn popolajn per la forto morala de sia signifo aŭ per la efiko praktika de sia tutmonda retaro.

Tial do ni, proletaj esperantistoj, idoj de sana popolo, post ne tro longa medito, decidis, kun juna humoro, mobilizi ankaŭ nian lingvon, kiel voĉon de alta idealo por diskonigi en samideanaj rondoj, la helajn konturojn de nia lukto, la firmajn trajtojn de aroga epoeo verkita per la sango, ŝaŭmanta pro nobla kolero, de tuta la lando hispana.

El Popola Fronto I,1 Nov, 1936

(b) Laŭ subita apero de nia bulteno, sur la brila horizonto de nia mondeto esperantista, ricevis nature familian saluton ĉe la proleta etaĝo, sed por ni estas interese konstati, ke la nasko ankaŭ ĝuis rapide kortuŝan akcepton, kvazaŭ kruĉon de freŝa pura akvo por soifanto, flanke de tiu granda amaso anonima de la esperantismo, kiu fervore honeste kaj sindoneme vivas kaj laboras, senĉese uzante nian lingvon kun fidela rememoro por ties aŭtoro kaj gardante samtempe, en funda angulo de sia brusto la spiritan trezoron de pia respekto por la tiom larĝe diskutita interna ideo.

Tiu libera kaj progresema samideanaro estas ja vere la aŭtentika plimultego de nia movado!


El Popola Fronto I.2.15 Nov., 1936