Ivan Turgenjev, verkisto de Ruslando

Ivan Turgenjev
Du virtoj

La plej alta estaĵo aranĝis en sia lazura palaco grandan feston. Ĉiuj virtoj estis invititaj, sed nur la inaj, neniuj viraj. Aperis tre multaj, grandaj kaj malgrandaj. La malgrandaj virtoj estis pli agrablaj kaj pli amindaj ol la grandaj; sed ŝajne ĉiuj estis tre kontentaj kaj ili interparolis eksterordinare afable, tiel, kiel decas por proksimaj parencoj kaj konatoj. Sed jen la plej alta estaĵo rimarkis du belajn damojn, kiuj ŝajne ankoraŭ tute ne konis sin reciproke. La dommastro kaptis unu el la damoj ĉe la mano kaj kondukis ŝin al la alia.

„Jen Karitato“, li parolis, dum li montris al la unua. „Jen Dankemo“ li aldonis kaj montris al la dua.

Ambaŭ virtoj estis tute mirigitaj. Ekde la kreado de l' mondo, kaj tio estis antaŭ longa tempo, ili renkontiĝis la unuan fojon.

tradukis Kabe

https://cezarkulturo.blogspot.de/