Cezar
Vekas la koko la kokinojn...ŝerckanta teksto
Vekas la koko la kokinojn,
vekas memorojn la tili'.
Vekas horloĝo konkubinojn,
sed mian koron vekas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Vivas la urso en Kanado.
Vivas drinkulo en ebri'.
Vivas la karpo plu sur plado.
Sed miakore vivas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Batas kulero sur la nazon.
Batas la vip' kun histeri'.
Batas martelo sur la vazon.
Sed miakore batas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Krias papago en la kaĝo.
Krias per himno la patri'.
Krias vendistoj sur la plaĝo.
Sed miakore krias vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Trinkas la pego el sitelo.
Drinkas Marinjo nur kun Di'.
Trinkas la bebo el botelo.
El mia koro drinkas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Blovas la vento kun grimaco.
Blovas la fluton la pasi'.
Blovas trumpeto en palaco.
Sed miakore blovas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Rompas la ŝipon glacivando.
Rompas la glason alta kri'.
Rompas regulojn rabobando.
Sed mian koron rompas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Kraĉas bakisto sin sur manon.
Kraĉas sur vin la loteri'.
Kraĉas vandalo sur ekranon.
Sur mian koron kraĉas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
vekas memorojn la tili'.
Vekas horloĝo konkubinojn,
sed mian koron vekas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Vivas la urso en Kanado.
Vivas drinkulo en ebri'.
Vivas la karpo plu sur plado.
Sed miakore vivas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Batas kulero sur la nazon.
Batas la vip' kun histeri'.
Batas martelo sur la vazon.
Sed miakore batas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Krias papago en la kaĝo.
Krias per himno la patri'.
Krias vendistoj sur la plaĝo.
Sed miakore krias vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Trinkas la pego el sitelo.
Drinkas Marinjo nur kun Di'.
Trinkas la bebo el botelo.
El mia koro drinkas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Blovas la vento kun grimaco.
Blovas la fluton la pasi'.
Blovas trumpeto en palaco.
Sed miakore blovas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Rompas la ŝipon glacivando.
Rompas la glason alta kri'.
Rompas regulojn rabobando.
Sed mian koron rompas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Kraĉas bakisto sin sur manon.
Kraĉas sur vin la loteri'.
Kraĉas vandalo sur ekranon.
Sur mian koron kraĉas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...
Rimarko: Verkita laŭ la ideo de la supra germana ŝerckanto, kies melodian folion mi ricevis por majstra kantoprezentado:)
Sign-in to write a comment.