Jam pli ol 125 jarojn ekzistas la Orient-eksprestrajno, la luksa hotelo sur radoj
Parizo. Ĝi estis la "reĝo de la trajnoj". Kiam ekmoviĝis la unua Orient-eksprestrajno antaŭ 125 jaroj je la 5-a de junio en la jaro 1883 el la pariza stacidomo Gare del' Est, kun la celo Konstantinopolo (nun Istanbulo), komenciĝis la fascina historio de unu el la plej legendaj luksotrajnoj. Pli poste li eĉ inspiris reĝisorojn kaj verkistojn al filmoj aŭ romanoj. Ŝtataj reprezentantoj kaj aliaj famaj personoj uzis ĝin kiel palacon sur radoj. Estis la unua transeŭropa ekspresligo sur reloj. Ne la celo estis la kaŭzo de la vojaĝo, sed la travivaĵo de la veturado.
Ĝia lukso metis ĉiujn aliajn eŭropajn trajnojn en la duan vicon: dorm-kaj manĝovagonoj estis ekipitaj per gobelinoj, veluro, pluŝo kaj kvarbrakaj gaskandelingoj, la tabloj kovritaj per kristalglasoj, porcelana servico kaj arĝenta manĝilaro. Elektitaj manĝoj kaj noblaj vinoj ĉe kandela lumo estis surtabligataj, kaj en la kokteleja vagono kaj fumsalono oni renkontis noblajn amatinojn de princoj kaj spionojn.
Ĉirkaŭ tri noktojn kaj du tagojn daŭris la veturo, kiu havis distancon da pli ol 3 mil kilometroj. La luksa hotelo sur reloj de la belga inĝeniero Georges Nagelmacker veturis komence dufoje po semajno de Parizo trans Strasburgo, Stutgarto, Munkeno, Vieno, Presburgo, Budapeŝto kaj Bukareŝto al la rumana danuba haveno Giurgiu. Sed nur pli ol ses jarojn poste la relvojo estis elkonstruata ĝis Instanbulo.
La sopiro al la sekretoplena oriento logis riĉulojn kaj famulojn kaj faris la luksotrajnon en la dudekaj jaroj de la 19-a jarcento al enkorpiĝo por brilo kaj glamoro kaj la vivstilon de la supra dekmilaro. Reĝo Leopoldo II. de Belgio, reĝo Edvardo, VIII, la princo Aga Ĥano, papo Piuso XII. kaj la spionino Mata Harti apartenis al la distingitaj veturgastoj.
Atentofrapaj incidentoj zorgis por presitaj dikliteraj linioj sur la frontartikoloj. En la jaro 18981 oni elrabis la orienteksprestrajnon. Jaron poste la ĥolero en la trajno disvastiĝis. Kaj en la jaro 1929 la reloj en Turkio estis kovritaj per neĝo. La Orienteksprestrajno devis atendi kvin tagojn.
Tiaj okazaĵoj incitis la fantazion de multnombraj reĝisoroj kaj verkistoj. La britino Agatha Christie verkis ŝian legendan sukcesromanon "Murdo en la Orientekprestrajno". Krimo, kiu efektive okazis - kaj ne nur unufoje. Sendito de la franca registaro kaj usona armea ataŝeo devis lasi sian vivon en la Orienteksprestrajno.
Je la 29-a de majo en la jaro 1977 la "reĝo de la trajnoj" je lasta fojo veturis al Instanbulo. Sed nun ree ruliĝas 35 vagonoj de la malnovaj kiel Venice Simplon-Orient-Express tra Eŭropo. Ĉar la fervojadepto James B. Sherwood ankoraŭ en la sama jaro aĉetis en aŭkcio du vagonojn de la fama trajno. En la iro de la jaroj la usonano aĉetis la aliajn dorm- kaj restoracivagonojn. Je la 25-a de majo en 1982 li atingis fine la celon: Ĝisdetale laŭe renovigita kaj kun la nuna tekniko, la novaj historiaj vagonoj faris sian unuan veturon de Londono al Venecio. Krom la urboligo Venecio- Parizo- Londono la nokte blua trajno kun siaj vagonoj serpentumas ankaŭ ree sur la origina relvojo Parizo-Instanbulo.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
PS:
Hans-Georg Kaiser
La orienteksprestrajno kaj la surkapiteco de l' mondo
(eseo)
https://popularscienco.blogspot.com/
PS:
Hans-Georg Kaiser
La orienteksprestrajno kaj la surkapiteco de l' mondo
(eseo)
https://popularscienco.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.