http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/bagatelo.html


Cezar
Bagatelo

Bagatelo estas velo
sur tegmento de hotelo.
Sed la velo en la maro
tre necesas por komparo.

Esprimita bagatelo
estas ofte dir' sen celo.
Sed eĉ bagatela vorto
jam sufiĉas ja por sorto.

Bagateloj, valoraĵoj
estas foje samaj aĵoj.
Bagatela kis' de buŝo
estas tre necesa tuŝo.