INTERVJUO
Ili havas armilojn, sed ni florojn...

RAPORTISTO: Ĉu vi komprenas kio okazis, kial tiuj homoj faris tion?

KNABO: Ili vere estas tre tre malicaj homoj. Ni devas esti memgardemaj, ĉar ni devos transloĝiĝi el nia domo.

PATRO: Ne timu, ni ne devos transloĝiĝi. Francio estas nia hejmo.

KNABO: Sed ili havas armilojn. Ili povas pafi nin, ĉar ili estas malicaj.

PATRO: Eble ili havas armilojn. Sed ni havas florojn. Rigardu la homojn, ili demetas florojn, per ili ili batalas kontraŭ armiloj.

KNABO: Ili gardas nin per floroj, ĉu?

PATRO: Precize tiel.

RAPORTISTO: Ĉu vi nun fartas pli bone?

KNABO: Jes, mi fartas pli bone.


Esperantigis Hans-Georg Kaiser

https://cezartradukoj.blogspot.com/