http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/la-marso-en-la-regnon-de-l-mahagono.html




B.Traven
La marŝo en la regnon de l' mahagono

Militmarŝo

Romantraduko
laŭ B.Traven,
„Marsch ins Reich der Caoba“
de la librogildo Gutenberg
Zuriko, Vieno, Prago

tradukis Dorothea
kaj Hans-Georg Kaiser
(Donjo & Cezar)

laŭ la unua eldono
de la tria romano
el la sesvoluma mahagonciklo

lingve kontrolis
Vladimir Türk

La PDF-dokumenton aranĝis
Frank Vohla

1/1

En Hucutsin komencis alveni la karavanoj de la siriaj komercistoj. Tiu okazaĵo instigis la loĝantojn de la loko refoje vekiĝi. Dum la tuta jaro ili ne havis okazon memori, ke ili vivas, ke ilia loko troviĝas ie surtere, kaj ke la nomo de ilia urbeto estas skribata tiel diverse, ke ĉiu unuopa loĝanto rajtas sekvi al sia propra sento.

La loka administrejo skribis la nomon de la urbeto alimaniere ol la poŝtaj instancoj stampis la poŝtmarkojn. Jam tio per si mem estis jam sufiĉa kaŭzo por tio, ke la poŝtestro, kiu estis federacia oficisto, ne kapablis interkonsentiĝi kun la urbestro troviĝanta sub la ordonoj de la ŝtata guberniestro pri iu demando de personaj aŭ de ĝeneralaj vidpunktoj. Sed la urbestro tamen vivtenis sufiĉe da amikeco kun la poŝtestro por ĉeokaze povi preni al si la permeson lasi gliti tra siaj fingroj la enirantajn kaj forirantajn leterojn kaj tiam de tempo al tempo ridetante peti la poŝtestron reteni tiun aŭ tiun ĉi leteron dum certa tempo kaj transdoni ĝin al la ricevonto kun prokrasto aŭ alian leteron lasi foriri ne per la sekva, sed nur per la postsekva poŝtsendaĵo.

La poŝtaĵoj venis nur unufoje dum semajno, kaj nur unufoje dum semajno foriris la poŝtaĵoj. Oni transportis ilin sur la dorso de indiĝena portisto dum kvar tagoj ĝis la plej proksima pli granda kolektloko. De tiu kolektloko oni transportis la poŝtaĵojn tiam sur muloj ĝis ili alvenis post pliaj sep aŭ ok tagvojaĝoj je la fervojstacio.

Tiu longa vojaĝo de poŝtaĵoj, kiu sufiĉe ofte estis duoble aŭ trioble plilongigata per gravaj tropikaj pluvelverŝiĝoj aŭ per informoj pri vagantaj banditaroj, faris ĝin simpla por la poŝtestro ĉeokaze montriĝi iom pli komplezema al la urbestro.

La urbestro estis ja ne nur urbestro. Li estis krome ankaŭ la edzo de edzino, kiu havas en la loko bone ekipitan vendejon. Kaj li estis la bofrato de viro, kiu kunaĉetas krudan tabakon ĉe la indiĝenaj kamparanoj kaj forsendas tiun tabakon kun granda gajno al la pli grandaj lokoj. Sed ĉar ankaŭ aliaj homoj en la loko havis vendejon kaj tabakkomercejon, tiel estis sufiĉe avantaĝe por la urbestro scii, kun kiu tiu aŭ tiu el la negocistoj de la loko havas komercajn rilatojn al la pli grandaj foirplacoj.

Rimarko: La ĉapitro, tiel kiel la tuta romantraduko, estas korektita de Vladimir Türk.


PS:


www.karapaco.de

La romantraduko B.Traven: "La marŝo en la regnon de l' mahagono" sur PDF-dokumento: www.karapaco.de/u/B.Traven/btraven_marsxo.pdf

tekstaro en www.karapaco.de

PSS:

La plej aktualajn versiojn de B.Traven-tradukoj kaj de aliaj vi trovas ĉiam en:
http://www.karapaco.de/u/tekstoj.html


B.Traven: La sesvoluma mahagonciklo


(kvar romanoj jam esperantigitaj de Cezar & Donjo kaj legeblaj kiel PDF-dokumentoj)



B.Traven: La sesvoluma mahagonciklo

Kvin romanojn, rete legeblaj kiel PDF-dokumentoj, esperantigis Cezar & Donjo


Ĉaro (Der Karren) Berlino, librogildo Gutenberg, 1931

Registaro (Regierung), Berlino, librogildo Gutenberg, 1932

Marŝo en la regnon de l' mahagono Militmarŝo (Der Marsch ins Reich der Caoba. Ein Kriegsmarsch). Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1933

Mahagontrunko (Die Troza) Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1936

Ribelo de l' pendigitoj (Die Rebellion der Gehenkten) Zuriko, Prago, librogildo Gutenberg, 1936 (momente tradukata)

Generalo venas el la ĝangalo (Ein General kommt aus dem Dschungel), Amsterdamo, eldonejo Allert de Lange, 1940

Tiun romanon ni tradukos en la jaro 2014. (donjo & cez)