Dietrich Mendt
(el la libro: „Enketo de pastoro“)Sonĝo pri la karitato
Mi kuris tra senfina koridoro kun sennombraj pordoj.
Tra unu el la pordoj, tra unu el la multaj pordoj,
penetris ĝemado,
sed mi ne trovis ĝin.
Mi malfermis pordon post pordo, kaj ĉiufoje mi vidis la saman imagon:
homoj, kiuj trinkas kafon.
Mi volis hasti plu, ĉar la ĝemado ankoraŭ ne ĉesiĝis.
„Ĉu tason da kafo, sinjoro pastoro? Ĉu pecon da torto, sinjoro pastoro? Ĉu likvoron, sinjoro pastoro?“
Kaj mi devis sidiĝi, ĉiufoje,
kaj mi devis salutpremi manojn kaj paroli bondezirojn kaj akcepti plendojn pri la sangocirkulado
kaj bedaŭri suferantojn pro reŭmatismo, ĉiufoje,
kvankam ili ĉiuj manĝis kun apetito
kaj trinkis kaj babilis kaj kantis,
kaj neniu el ili ĝemis, ĉiufoje.
Sed ekstere iu ĝemis.
Kaj post sennnombraj kafotrinkadoj
mi trovis la ĝustan pordon.
Tro malfrue.
Sur la planko kuŝis ino,
kaj ŝi estis morta
kaj ŝi odoris je gaso,
kaj la ino ne plu ĝemis.
Tro malfrue.
Mi venis tro malfrue.
Mi ja devis trinki kafojn kaj manĝi kukojn
kaj mansaluti kaj gratuli kaj bedaŭri.
Kie neniu bezonis min, tie mi estis -
kaj kie homo bezonis min, tie mi ne estis -
kaj tie estis ankaŭ neniu alia.
Mi forlasis la ĉambron de la morta ino.
Mi paŝis tre laca.
Kiam mi malfermis la pordon, mi aŭdis ĝemi iun
post alia pordo.
Kaj mi vekiĝis, kovrita de ŝvito.
tradukis Cezar
Sign-in to write a comment.