Cezar
Ha, kia kiĉo!
Strangulo sata pri la viv',
pri ĉiu vanto kaj lasciv',
decidis fini tiun dramon,
sed jen li trafis fortan damon.
Ŝi tiun de l' memmurd' detenas,
unue monon lian prenas.
Li mortu nur je l' ĝusta tag',
kvankam la vivo estas plag'.
"Mi sekvos vin al la ĉielo",
ŝi flutis kun tre klara celo.
Li sin mortigis pro feliĉo.
Ŝi diris nur: "Ha, kia kiĉo!"
Sign-in to write a comment.