http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/07/btraven-danckanto-de-jorike-la-mortula.html







B.Traven

Danckanto de Jorike


La aĉa vest'? Forgesu ĝin.
Jen ĝoj' kaj ploroj kroĉis min.
Estu sen zorg' pri mia stat'.
Mi bone vivas sen kompat'.

Estu sen zorg' pri vagabond'!
Mi vivas min, ne vin, en nia mond'.
La paradizo estus stulta fin',
prefere kaptu la Satano min.

Mi viajn benojn ne bezonas,
eĉ se mortuloj en mi dronas
kaj fia fam' ĉirkaŭas min,
afero mia, notu ĝin.

Mi fajfas pri la juĝ' de Di'.
Pri releviĝ' ne kredas mi.
Pri dioj estas mi sen sci'.
Pri pun' infera ridas mi.

Hola hej, sur alta mar',
hola, mortular'!

tradukis Cezar
el la romano "La Mortula Ŝipo"


PS: Yorike laŭ Ŝekspir-figuro Yorrick en Hamleto.