Donjo kaj Cezar
deziras al ĉiuj inoj
de l' mondo
multe da plezuro
je via hodiaŭa
festotago de l' Ino!
Nian gratulon al vi!
Sarah Kirsch
Tiu ĉi vespero, Bettina
Tiu ĉi vespero, Bettina,
ŝanĝiĝis nenio. Ĉiam
ni estas solaj, kiam ni skribas al la reĝoj,
al tiuj de l' koro, kaj al tiuj
de l' ŝtato. Kaj ankoraŭ nun
ektimas nia koro, se aŭdeblas
aliaflanke de l' domo veturilo.
tradukis Donjo
por ĉiuj inoj de l' mondo
Sarah Kirsch
Dieser Abend, Bettina
Dieser Abend, Bettina, es ist
Alles beim alten. Immer
Sind wir allein, wenn wir den Königen schreiben
Denen des Herzens und jenen
Des Staats. Und noch
Erschrickt unser Herz
Wenn auf der anderen Seite des Hauses
Ein Wagen zu hören ist.
Rimarko: Bettina de Arnim (1785-1859). Ŝi estis pasia, ĉiam kaprica, ŝi entuziasmiĝis por novaj ideoj, ŝi engaĝis sin jam tre frue por la politika kaj spirita emancipiĝo de la inoj. Goeton, kiun ŝi ŝatis, ŝi renkontis plurfoje, ŝi interŝanĝis leterojn kun li kaj verkis poste leteran romanon pri tio. Goeto iom timis ŝin, ĉar ŝi estis timige forta en siaj postuloj al li, kaj al viroj entute.
Sign-in to write a comment.