Gino Chiellino
Ĉe l' vekiĝo
En la marta suno ne troviĝas haltejo,
kun verdaj ventoj ĝi renversas
la verojn de l' vintro.
Ĉe la vekiĝo akompanas min
la tintado de noktaj bildoj
kaj inter la betuloj kreskas la ruĝo.
Kontraŭ la disvastiĝanta maltrankvilo de fremdaj tagoj kunfandiĝas en mi la ruĝo de la betuloj
kun la kvieto de viaj okuloj.
tradukis Cezar
PS: Dum sia juneco li parolis la dialekton de Kalabrio, kiel studento en Romo li provis verki poemojn en la itala lingvo, en Germanio li fariĝis kun germanaj poemoj verkisto. La tekstoj de Gino Chiellino kunplektas la memoron pri la patrio kun la spertoj en fremda lando, la ĉielon de Italio kun vintraj neĝpejzaĝoj en Germanio. Tiel ekestis delikataj poemoj - jen provo de memcertigo inter lingvoj, kulturoj kaj identecoj.
von Gino Chiellino
In der Märzsonne findet sich kein Halt,
mit grünen Winden bringt sie
die Wahrheiten des Winters zum Einsturz.
Beim Aufwachen begleitet mich
das Klirren nächtlicher Bilder,
und zwischen den Birken wächst das Rot.
Gegen die einbrechende Unruhe vor fremden Tagen
verschmilzt in mir das Rot aus den Birken
mit der Stille deiner Augen.
Sign-in to write a comment.