http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-papilio-super-flor-cineska.html


Cezar
Papilio super flor'


La papili' super flor'
ensorĉite
flugas kun ador'
enmeze de la odor'
kun ege vigla fervor'.

Staras, flava laŭ kolor',
kun enuo
spite al ador',
kapriceme laŭ humor',
fiere bele la flor'.


PS: Dielianhua (Papilio super floroj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj.