http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-fluo-rimpoemo.html


Cezar
Fluo

Fluanta akvo ne putras;
do malpuriĝon ne nutras.
La verm' hinĝlignon ne provas,
ĉar ties ĉarnir' sin movas.
En kap' okazas la sama,
en korpoj, laŭ teksto fama.


PS:
Laŭ la fama teksto el la ĉina libro "Printempo kaj aŭtuno de Li Bu-Ve" , ĉirkaŭ 240 antaŭ Kristo. Jam Zam komentis ĝin laŭ ĉino Anteo proverbe tiel: "Akvo kura, akvo pura."