http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/hans-kruppa-en-mi-prozpoemtraduko.html


Hans Kruppa
EN MI


EN MI estas
jam delonge prizono.
Oni konstruis ĝin
frutempe en min -
kiel ilon de punplenumo.
Mia tuta kulpo estis tiu,
ke mi estis unueca kun mi mem.

Mi defendis min kun ĉiuj miaj fortoj
kontraŭ la tropotenco de la animfendigantoj -
vane:
unu parton de mi
oni forŝlosis per seruroj kaj rigloj,
la alia baldaŭ
estis edukata kiel prizongardisto.
Tiel oni sufiĉe frutempe
ensekurigis min
kontraŭ mian liberon.
Oni disigis min de ĝi,
ĉar oni ne povis detrui ĝin;
oni detenis min for de ĝi,
atendante,
ke mi baldaŭ forgesos ĝin.

Sed neniam oni forgesas
sian propran esencon.

Restas diveno.
Restas boranta sopiro -
kaj tiu malfortigis la murojn,
faris ilin polvaj kaj rompeblaj:
pli kaj pli da lumo, pli kaj pli da varmo
torentis en la prizonoĉambron.

La gardisto jam delonge ne plu vidas sencon
je sia laboro.
Mia prizonkaptiteco malaperas iom post iom
kiel malbona sonĝo.

La momento de l' vekiĝo
estos la momento de l' liberiĝo,
la momento de l rekuniĝo
de disigitaj vivoj.
Kaj ĝi ne povas
ne veni:
kun neŝanĝebla certeco
ĝi proksimiĝas pli kaj kaj pli
al si mem.

Mi estos libera,
ĉar tio estas laŭ mia senco.
Mi estos tiu,
kiu mi estas.

El Hans Kruppa "Nur wer sich liebt" (Nur tiu, kiu amas sin),
eldonejo Schneekluth, tradukis Cezar