cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-kopio-kaj-originalo-rimpoemo.html

Cezar
Kopio kaj originalo


Meze de naturo
estas art' nur pala spuro.
Plej la mondo ja miraklas,
se reale ĝi spektaklas.

Kiom ajn kopio pompas,
kiom ajn ĝi sensojn trompas.
Logas pli originalo
ol pentrita karna valo.