http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-pensdirektoj-rimpoemo.html


Cezar
Pensdirektoj


Se vi ĉasas monon Tere,
karieron nur por vi,
stumblas vi apud-infere,
malkontentas tiel ĉi.

Fajfas vi pri l' familio
kaj neniun helpas vi,
glutis vin la iluzio,
ke vi estas spec´ de Di'.

Enuigas vin jam riĉo
ĉar ne feliĉigas mon',
vi post tia superstiĉo
jam ekagas sen ŝablon'.

Sen ŝablono indas vivi
kaj sen bar' al fantazi'.
Lernu ree eĉ naivi,
ĝoji kiel papili'.

Ne rigardu vin viktimo
kaj elkore amu vin.
Vivo estas post la limo,
lernu simple kapti ĝin.