Sunkantado de Francisko el Asizo


el la jaro 1225


Komenciĝas la laŭdo de l' kreado, kiun la benata Francisko verkis laŭde kaj honore al Dio, kiam li kuŝis malsana en San Damianus

Plejalta ĉiopova bona Sinjoro,
viaj estas la laŭdo, la honoro, la gloro kaj ĉiu beno,
ili indas nur al VI,
kaj neniu homo indas nomi vin.

Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro ĉiuj kreaĵoj viaj, precipe pro frato Suno.
Ĝi estas la tago kaj Vi donas al ni la lumon per ĝi.
Kaj bela ĝi estas kaj radianta brilego,
simbolo via, Plejalta.

Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro fratino Luno kaj la steloj.
Vi formis ilin en la ĉielo,
hele lumantaj kaj multvaloraj kaj belaj.

Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro frato Vento kaj pro Aero
kaj nuboj kaj serena ĉielo kaj ĉia vetero,
per kiu vi vivtenas kreaĵojn viajn.

Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro fratino Akvo,
tre utila ĝi estas kaj multvalora kaj pura.

Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro frato Fajro, per tiu vi lumigas la nokton.
Ĝi estas bela kaj aminda kaj fortoplena kaj potenca.

Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro nia patrino Tero, kiu nin nutras kaj regas
kaj maturigas multe da fruktoj kaj kolorajn florojn kaj herbojn.

Estu laŭdata, Sinjoro mia,
per tiuj, kiuj pardonas el via amo
kaj eltenas malsanojn kaj premojn.
Beataj estu tiuj, kiuj tion eltenas en paco,
ĉar ili de Vi, Plejalta, estos kronataj.

Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro nia fratino Korpomorto,
kiun povas eviti neniu.
Beataj estu tiuj, kiuj retroviĝos en Volo via plej sankta,
ĉar la morto dua ne suferigos ilin.

Laŭdu kaj gloregu Sinjoron mian
kaj danku kaj servu Lin kun granda humileco.

tradukis Elbertinum & Hans-Georg Kaiser


CANTICUM FRATRIS SOLIS VEL LAUDES CREATURARUM

Incipiunt laudes creaturarum quas fecit beatus Franciscus
ad laudem et honorem Dei cum esset infirmus apud sanctum Damianum

Altissimu onnipotente bon signore,
tue so le laude la gloria e l’honore et onne benedictione.
Ad te solo, altissimo, se konfano,
et nullu homo ene dignu te mentovare.

Laudato si, mi signore, cun tucte le tue creature,
spetialmente messor lo frate sole,
lo qual’è iorno, et allumini noi per loi.
Et ellu è bellu e radiante cun grande splendore,
de te, altissimo, porta significatione.

Laudato si, mi signore, per sora luna e le stelle,
in celu l’ài formate clarite et pretiose et belle.

Laudato si, mi signore, per frate vento,
et per aere et nubilo et sereno et onne tempo,
per lo quale a le tue creature dai sustentamento.

Laudato si, mi signore, per sor aqua,
la quale è multo utile et humile et pretiosa et casta.

Laudato si, mi signore, per frate focu,
per lo quale enn’allumini la nocte,
ed ello è bello et iocundo et robustoso et forte.

Laudato si, mi signore, per sora nostra matre terra,
la quale ne sustenta et governa,
et produce diversi fructi con coloriti flori et herba.

Laudato si, mi signore, per quelli ke perdonano per lo tuo amore,
et sostengo infirmitate et tribulatione.
Beati quelli ke ’l sosterrano in pace,
ka da te, altissimo, sirano incoronati.

Laudato si, mi signore, per sora nostra morte corporale,
da la quale nullu homo vivente pò skappare.
Guai acquelli, ke morrano ne le peccata mortali:
beati quelli ke trovarà ne le tue sanctissime voluntati,
ka la morte secunda nol farra male.

Laudate et benedicete mi signore,
et rengratiate et serviateli cum grande humilitate.


Franz von Assisi
Der Sonnengesang


Höchster, allmächtiger, guter Herr,
dein sind der Lobpreis, die Herrlichkeit und Ehre
und jeglicher Segen.
Dir allein, Höchster, gebühren sie,
und kein Mensch ist würdig, dich zu nennen.

Gelobt seist du, mein Herr,
mit allen deinen Geschöpfen,
zumal dem Herrn Bruder Sonne;
er ist der Tag, und du spendest uns das Licht durch ihn.
Und schön ist er und strahlend in großem Glanz,
dein Sinnbild, o Höchster.

Gelobt seist du, mein Herr,
durch Schwester Mond und die Sterne;
am Himmel hast du sie gebildet,
hell leuchtend und kostbar und schön.

Gelobt seist du, mein Herr,
durch Bruder Wind und durch Luft und Wolken
und heiteren Himmel und jegliches Wetter,
durch das du deinen Geschöpfen den Unterhalt gibst.

Gelobt seist du, mein Herr,
durch Schwester Wasser,
gar nützlich ist es und demütig und kostbar und keusch.

Gelobt seist du, mein Herr,
durch Bruder Feuer,
durch das du die Nacht erleuchtest;
und schön ist es und liebenswürdig und kraftvoll
und stark.

Gelobt seist du, mein Herr,
durch unsere Schwester, Mutter Erde,
die uns ernährt und lenkt
und vielfältige Früchte hervorbringt
und bunte Blumen und Kräuter.

Gelobt seist du, mein Herr,
durch jene, die verzeihen um deiner Liebe willen
und Krankheit ertragen und Drangsal.
Selig jene, die solches ertragen in Frieden,
denn von dir, Höchster, werden sie gekrönt werden.

Gelobt seist du, mein Herr,
durch unsere Schwester, den leiblichen Tod;
ihm kann kein Mensch lebend entrinnen.
Wehe jenen, die in schwerer Sünde sterben.
Selig jene, die sich in deinem heiligsten Willen finden,
denn der zweite Tod wird ihnen kein Leid antun.

Lobt und preist meinen Herrn
und sagt ihm Dank und dient ihm mit großer Demut.


(Quelle: Das Erbe eines Armen. Die Schriften des Franz von Assisi. Hrsg. von Leonhard Lehmann OFMCap. – Topos Plus, 2003)

PS:
Unue mi kontrolis la tradukon de Elbertinum, kaj poste mi ŝanĝis ĝin laŭ mia kompreno, per komparo al itala, germana kaj brazila versioj. Krome mi devas aldoni, ke Francisko estas por mi la plej grava kristano post Jesuo Kristo, ĝuste tial, ĉar li estas komunisto kaj prakristano, do mi ĉiam okupiĝis pri li, de kiam mi konatiĝis al li en franciskana monaĥejo en la Rhoen-montaro, jen veraj posteuloj de Francisko, kiuj vivas tute en la senco de Francisko el Asizo, eĉ bonegan tritikan bieron ili produktas, kiun oni trinkas en tuta Germanio. Estas mia plej ŝatata biero. En ilia preĝejo mi trovis la sunkantadon kaj estis ravita de tiu impresa kristana poeto, kiu gloras Dion kiel neniu alia. Por mi li estas sanktulo eĉ sen laŭrokrono. La folion de la kantado mi prenis hejmen de tiu preĝejo, sed nur nun mi tradukis ĝin kun Elbertinum. Tiel nun ankaŭ nia nomo estu iomete ligita al li. (HGK)

Ligo:
La sunkantado ĉe Elbertinum, kun multaj fotoj de Albert Jäger.

https://cezartradukoj.blogspot.com/