http://popularscienco.blogspot.de/2012/06/atomenergio-castor-transporto-gorleben.html


Dimanĉe matene sur la reloj ĉe Harlingen. Sidoblokado. Sur la reloj sidas geo. Ambaŭ estas pli ol sesdekjaraj kaj penas pri maleskalado. Ili pridemandas la policiston, kiu staras antaŭ la sidoblokado. Precipe la ino penas pri tio. Post kvin minutoj ŝi estas eltrovinta, ke la oficisto venas el Saksujo kaj iel ja ankaŭ estas kontraŭ atomforto, sed ke li zorgas sin pri tio, se la Castor-transporto pro la blokadoj tro longe staras en la pejzaĝo kaj kontaminas ĉion. Li faras ja nur sian laboron. La manifestaciino diras: "Sed oni povas fari sian laboron ja tiel aŭ tiel. Tio estas kiel ĉe kasistino en supermarketo." La policisto rigardas al sia kolego dekstre. "Oni povas esti afabla kaj saluti kaj diri dankon", diras la ino. "Aŭ boji al la homoj." Kiam ŝi volas konvinki lin transiri de la Kitkat-ĉokolado, kiun li ĵus elprenis, al fairtrade-dolĉaĵoj, la policisto diras nenion plu.
(de Luise Strotmann)

Stacidomo Berg, sudblokado, sabate je la dekdua kaj tridek. Estas fride kaj malseke. Blovas kun ventforto 12. (Sentata). Egaleco pura. Frosttremas la manifestaciantoj, la policistoj, la ĵurnalistoj. Jen venas LI kaj svingas la alarmsonorilon: La plej dika bakisto de la Suda Palatinato. La viro, kiu havas nazon por sukan negocon. En sia kamiono estas surtavoligitaj kornetoj, bulkoj kaj brecoj. Centoj de homoj ĵetiĝas sur ilin. Savitaj! Ankaŭ mi! Mia predo estis ĉokolade kovrita peceto kaj du brecoj. Unu brecon mi ofertas al la bela sensukcesinta policanino. Ŝi rigardas min amare-malice kaj tiam preskaŭ murdas manon de mi. (de Klaus-Peter Klingelschmitt)

Kun aermatracoj kaj plenbloveblaj bestetoj, kun gantoj de instrulaboristoj kaj protektaj okulvitroj, en laboristaj supertutoj, plenŝtopitaj per pajlo aŭ ŝaŭmkaŭĉuko, centoj de kontraŭuloj de la atomforto vagadas dimanĉe matene tra arbaroj kaj herbejoj. Tiel do aspektas atakantoj de ŝotro. Alveninte je la celo ili ŝiras kelekaj el ili ŝtonojn el la rela grundo, dume la ĉirkaŭremburitoj enpoŝigas bastonojn por deteni policistojn. Ŝtopi la atakantoj de la ŝotro ne povas la transporton. Sed ili montras: manifestacio estas ne plu nur lumĉenoj. Tio ĉi tie estas Wendlando en la jaro 2010 (Turniĝlando): decida malobeo - kolere paca. (de Konrad Litschko)

Centoj de kontraŭloj de la Castor-transporto lezitaj de batbastonoj kaj piproŝprucigiloj formarŝas post batalo inter atakantoj de ŝotro kaj policistoj tra arbara vojo, je kiu troviĝas akvokanono. Je ties ventprotekta vitrotabulo estas fiksita libro: "Inter maldekstruloj" de la Spiegel-redaktoro Jan Fleischhauer, amare malica venĝo al la maldekstrulaj scenejoj. Nun la policistoj observas kontente kiel manifestaciantoj denove kaj denove konfuzite haltas. Sed sendube ankaŭ policistoj povas esti kreivaj. (de Christian Jakob)

Mi povis eviti la morton je harlongo. La kulpon je mia preskaŭa formortado estis la Castor-transporto. Pli precize dirate, la polico, kiu ennestigis sin en la arbaroj ĉirkaŭ Gorleben, kvazaŭ ili tie volus starigi sian ĉefkampadejon. Tio furiozigis la ĉasbestojn. Kapreoloj kaj cervoj ne plu sciis kien fuĝi. Ĝis venis mi. Kvinfoje cervoj kaj kapreoloj kuris antaŭ mian aŭton. Fine mi veturis nur dudek kilometrojn hore kaj estis je la tria matene en mia tranoktejo. (de Simone Schmollack)

Fervojkilometro 188, okcidente de Harlingen, en la nokto de dimanĉo al lundo. La aero estas frosta, sur la kampoj videblas prujno. La vojo al la relo ŝajne estas senfina. En tiu sola arbaro laŭdire sidas trimil homoj sur la reloj. Apenaŭ imageblas. Sed estas la vero. La homoj ĉeestas. Unu apud la alia ili sidas kaj kuŝas sur kaj apud la relo, kiu troviĝas en kvin metrojn profunda ravino. Kaj: neniu spuro de tortura streĉo. Anstataŭ tio kovriloj kaj pajlo. Supo, ĉokolado kaj teo. Bivakfajroj, gitara muziko kaj interparoladoj. Kaj, alie ol ĉe kampadeja forpermeso eĉ la sento, ke oni faras la ĝustan. (de Malte Kreutzfeld)

Laase, lasta loko antaŭ la intera staplejo de la atomrubo. Kiam la atomrubo preterveturas kaj neniu bonŝanco plu restas reteni ĝin, la homoj staras en la kampoj kaj ploras. Kaj kiam ĉio estas finita, ili ludas kaj kantas kanton: "Always look on the brightside of life". Lasse, la sinomnimo de humiligo: deksep mil policistoj dum tagoj en la servo kontraŭ la sento de unuopulo, ke li povas malhelpi ion. Estas tiuj lastaj minutoj, kiuj afliktas min kaj donas al mi la senton: je la fino gajnas tamen la pli forta.
(de Felix Dachsel)

Estas fride. Apenaŭ vento. La arbaro protektas nin. La fumplenigita giganta sapveziko leviĝas kviete en la stelklaran ĉielon. Ĉiam denove ĝi montras sin tra la festetaj lumĵetiloj. La homamaso miras, aplaŭdas, jubilas. Kelkajn horojn mi dancis kun miaj kundancantoj ĉe muzikĉaro laŭ tekno kaj balkanpopo. Kiam la festeto estas finita je la dudekdua kaj tridek, ni ankoraŭ ne volas dormi. Sed tiu, kiu nokte en la blokado ne dormas, frostotremas. Nur je la fajrobareloj - estas kvin da ili - nur tiom da ili la polico sur la strato permesis inter la vilaĝo Gorleben kaj la intera staplejo de atomrubo - oni povas elteni la fridon. Eĉ sen jako, eĉ sen pulovro, kiam la flamoj vigliĝas por momento. Picon ni jam havis, ankaŭ vaflojn kaj kompreneble la precipe malmultekoste aĉetitan legomon. Sed la kulinara kulmino je la fajrejo estis laŭ la eldiro de ĉeestanto "Kakao kiel ĉe la aztekoj". Sed tio ne pravas. Sojan lakton kaj ĉokoladan nuksharmonion la aztekoj certe ne jam havis. Pli ĝuste estus do diri: Kakao eĉ pli bona ol je la aztekoj. (de Julia Seeliger)

La plej impresa je tiu ĉi semajnfino estis kiel lace la policistoj aspektis. Tio ne estu nedirita. Kvankam la policstoj en la arbaro de Göhrden agis fie kaj mopse kontraŭ trimil kvindek cent plej ofte pacajn manifestaciantojn kaj tiuj erare traktis kiel malmultajn aŭtonomulojn. Tamen la granda plimulto de la polico estis tute troŝarĝita, tro streĉita kaj ofte malbone organizita. Ili estis nur kompatindaj marionetaj figuroj en teatraĵo, kiun reĝisoris aliaj. Jen transe Angela Merkel, tie ĉi ĉiuj tiuj rezistantoj. Tio estis tiom malgaja. Jen helpas nur unu afero, miaj gesinjoroj oficistoj: sabotu, manifestaciu, kunmarŝu, sed ĉifoje sur la ĝusta flanko. Kaj se ne, tiukaze tamen mian koran kompaton. (de Martin Kaul)

el "taz" je la 1o- novembro en 2010

tradukis Donjo & Cezar