http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/08/diru-al-mi-kiun-vi-subtenasjen-mi-diras.html


Cezar

Diru al mi, kiun vi subtenas, jen mi diras al vi, kiu vi estas


Hillary Clinton, la usona ministro por eksterlandaj aferoj, antaŭ kelkaj horoj tre ekscitiĝis.

Ĉu pri tio, ke la usona armeo sub Obama torturas plu?


Tute ne! Nur pri tio, ke WikiLeaks publikis kvarcent mil sekretajn raportojn pri la milito en Irako, speciale pri tieaj torturadoj fare de la usona armeo kaj iliaj komplicoj, ĉar tio laŭ sinjorino Clinton povus damaĝi al la usona registaro.

Ke la usona armeo torturas homojn, laŭ ŝi ŝajne ne damaĝas la prestiĝon de Usono, nur tio, ke oni parolas pri tio.

Tiaj eldiroj apenaŭ imageblus, se oni ne scius, ke militoj faras el homoj bestaĉojn.

Diru al mi, kiun vi subtenas, jen mi diras al vi, kiu vi estas.

PS: