http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/kurt-tucholsky-timemo-eseo.html





Kurt Tucholsky

Timemo

1929

Ĉu mi povos morti -? De tempo al tempo mi timas, ke mi ne povos.

Jen mi pensas: kiel vi kondutos ĉe tio? Aĥ, ne pri la sinteno – ne pri tio, ke ĉe la muro la voko „Vivu...“ Nu, pri io, dume oni mem jam mortas; ne pri la minuto antaŭ la gasatako, kun pantalono plenigita de kuraĝo kaj heroe tordita vizaĝo turnata al la malamiko ... ne pri tio. Sed simple pri la sensenca okazado en la lito, unue la doloro kaj nun do simple tio. Ĉu mi kapablos tion?

Ekzemple, mi dum jaroj ne ĝuste povis tusi. Mi tusis kiel hundeto, kiu havas singulton. Kaj pardonu, ĝis la dudekoka jaro mi ne povis rukti – tiam mi konatiĝis kun Karleto, malnova korporacia studento, kaj tiu instruis tion al mi. Sed kiu instruos al mi la mortadon?

Jes, mi vidis tion. Mi vidis ekzekuton, kaj mi vidis kiel malsanuloj mortis – ŝajnis, ke ili ege devis peni ĉe tio. Sed kio okazos, se mi kondutas ĉe tio tiom stulte, ke ne sukcesos? Tio estus ja almenaŭ pensebla.

"Ne zorgu vin, kara viro. Ĝi metiĝos sur vin, la ŝarĝo – Vi havas malĝustan imagon pri la morto. Ĝi fariĝos..." Ĉu jen iu parolas el sperto? Jen la plej vera el ĉiuj demokratioj, la demokratio de l' morto. Tial la enorma supereco de la pastroj, kiuj tiel kondutas, kvazaŭ ili mortis jam centfoje, kvazaŭ ili havus siajn informojn el la transmondo- kaj nun ili ludas inter la vivantoj la heroldojn de l' morto.

Eblas, ke fariĝos ne tiom komplike. Kuracisto helpos al mi morti. Kaj se mi havos tro da doloroj, mi embarasite kaj modeste ridetos."Bonvolu pardoni al mi... jen la unua fojo.“

tradukis Cezar