AFORISMOJ
DE HANS-GEORG KAISER

Adiaŭo

Ĝis pereo!

Ĝis reveo!

Ĝis nereveno!

Amen

Amen aŭ tamen

Amiko

Li havas du specojn de amikoj en la mondo: doktoron X kaj profesoron Y.

Kara amiko, mi havas problemon, mi bezonas vian monon.

Amo

Amo estas ginkofolio.

Edzo: Ni amas la tutan homaron, sed niaj edzinoj ne permesas tion al ni.

Enloĝanto de fridujo ne povas imagi, ke ekzistas io tia, kia la amo.

Romantika amo estas, se blua delfeno en sunsubiro enamiĝas en buntan papilion.

Prefere esti amata stultulo ol neamata saĝulo.

Arto

Bruarto, do ne laŭ Mozarto.

Analfabeto

Estas du specoj de analfabetoj: analfabetoj kaj eldonistoj.

Astrologio


Moderna astrologio: Diru al mi, kiu estas via mastro, kaj mi diras al vi, kiu estas via astro.

Atomenergio

Atomenergio estas rusa ruleto.

Aŭeco

Aŭ lako kaj frako aŭ sako kaj pako.

Banko

Sur benko oni sidas, en banko oni insidas.

Blovofloro

Aĉetu al mi blovofloron!

Boneco

Boneco ne ekestas per malboneco. Tio estas nur agrabla iluzio por tiuj, kiuj regas aliajn aŭ per sia mono aŭ eĉ per perforto. Bona estas de tempo al tempo pli bona ol esti nur perfekta.

Bonfarto

Bonfarto estas vivarto.

Buĉo

Ĉu puĉisto aŭ nur buĉisto?

Cezaro


Ne ĉiu Cezar estas cezaro.

Pri la fino de Cezaro: Jam post tri jaroj ĉiuj murdistoj de Cezar mortis.

Ne donu al Cezar, kio estas por cezaroj.

Venis, vidis, venkis - kaj ĝuste tial mortis.

Ĉielo

La kristana ĉielo estas trompa promeso.

Deprimo

Deprimo estas la provo obeeme adaptiĝi sente al aĉa mondo, sed post elprovo preskaŭ ĉiuj diras, ke ili fartas pli bone sen deprimo.

Diablo

Sinjoro Sulfuro.

Donaco

Sin fordonaci, ĉu la nova truko de oportunistoj, kiuj ne havas monon?

Se riĉul' donacas ion, li por trompi faras tion.

Eldonisto

Verkistoj verkas, legantoj legas, kaj la eldonistoj ĝenas ilin dum tio.

Emancipiĝo

Certaj inoj bezonas viron nur ĉiun trian semajnon dum tri minutoj.

Esperanto

Esperantisto estas homo, kiu esperas ion. Esperintisto, estas iu, kiu jam perdis la esperon.

Esperontisto, estas tiom despera homo, ke li devas esperi tamen ankoraŭ povi esperi iam.

Ne plej gravas kiel la afero Esperanto statas, plej gravas, kiel ni povas antaŭenpuŝi ĝin.

Esperanton parolas pli da esperantistoj ol islandanoj la islandan. Kaj tamen la islanda estas plene akceptita, sed ne Esperanto.

Esperanto estas ĉirkaŭbrako de l' mondo.

Esperanto estas la "E = m foje c en kvadrato" de la lingvoj.

Esperanto, Esperanto, kiom dolĉas via vanto.

Fantazio

Ĉio estus pura fantazio, eĉ mi mem, se mi ne estus reala.

Faro

Fari kaj fari ne estas la samo. Kion faras elstarulo, tio ĉiam estas bona, sed kion faras memstarulo estas ĉiam dubema, egale kiom ajn bona ĝi eble estas.

Fido

Fidu al vi, ne al mi.

Homo, kiu ne fidas pri si mem, fidas aŭ pri siaj titoloj aŭ pri organizoj.

Fiŝo


Popolaj fiŝfestoj povas esti gajaj - se oni ne estas fiŝo.

Flatulo

Gardu vin kontraŭ flatuloj, ili volas posedi vin.

Fosilo


Fosi per fosilo en fosaĵo pro fosilio.

Floro


Blua floro de sopiro, palaj estas viaj viroj.

Fundamento


La bazo de la fundamento estas la pacvolo.

Krokodiloj eĉ ne tuŝas la fundamenton.

Virgulinoj kaj la Esperantofundamento estas netuŝeblaj.

Futuro


La futuro estas babilona turo.

Frido

Enloĝantoj de fridujoj ofte miras, ke ekstere laŭdire estas varme.

Gramatikisto


Gramatiklemulo

Gramatikisto estas malgranda Napoleono, obsedita de reguloneŭrozo.

Havado

Ĉu havi edzinon? Do, sklavinon, ĉu? Edzinon oni ne havu, sed amu.

Ankoraŭ nun plej ravas tiu, kiu plej havas.

Tiuj, kiuj havas jam tro multe, volas havi la restaĵon aldone.

Havi ion, pruvas ĉion aŭ nenion.

Havi riĉon, kreas superstiĉon.

IDO

Dum esperantistoj fosas sian sulkon, idistoj subfosas ĝin.

Esperantisto konfidas, sed idisto insidas.

Sen Esperanto ne ekzistus ida vanto.

Ino


Kelkaj inoj estas papilioj, kiuj revenas kaj foriras, kiam plaĉas al ili.

Ulino laŭfundamente estas ina persono, por kio do virino?

Infero


La infero – la socia ordo sur nia tero.

Irado

Kiu ne ekiras, ne alvenos.

Kabe


Krokodiloj ne povas kabei.

Kabe: Li venis, vidis, venkis kaj forkuris.

Ho Kabe! Kaaaaaaabe!

Kabe ne revenis, sed mi.

Karnavalo

Intervalo kaj karna valo.

Kastelo


Ankaŭ aerkastelo estas bela.

Klaĉo

Klaĉo estas seninterrompa ĉeno de onidiroj.

La plej grandaj klaĉulinoj estas viroj.

Klaĉi, pli klaĉi – viro.

Klasdiferenco


Diris la lakulo al la lakeo, ke...

Kliko

En klikoj kaj klanoj kolektiĝas ŝajnaj civitanoj.

Komitato

Mi invitas vin, korupta korfrato, al la nova komitato.

Kongresparolado

Kongresparolado: la arto diri nenion.

Konsento

Mi konsentas, ke mi ne konsentas.

Kriado


Ne tiu, kiu krias, plej fias.

Kristnasko

Kristnasko ja ne tiom fius, se Jezuĉjo ne tiom krius.

Lernado

Lernado sen agado estus nur masturbado.

Libero

Nur tiu estas libera, kiu ĉiutage defendas sian liberon per ungoj kaj dentoj, libero ne aĉeteblas en butiko en fosokesto.

Libero estas fierulino, kiu iras sian vojon, ne iun ajn vojon.

Libero sen certa sfero, ne estas pli ol ĥimero.

Por kio kaj kontraŭ kio? – jen la kondiĉo de ĉiu libero.

Lingvo

Lingvo estas unuavice socia fenomeno kaj nur poste ankaŭ penssporto por malsociemaj gramatikistoj.

Mi

Mi sen ni estas pura iluzi'.

Mi estas atomreaktoro, se mi konsciiĝas pri tio.

Mono

Diru, kiom da mono vi havas, kaj mi diras al vi, kiu vi estas.

Mondo


La mondo nun as bordelo.

Monumento

Sur monumentojn fekas la birdoj.

Moralo

Plej multe da moralo ekzistas tie, kie neniu parolas pri ĝi.

Moralo estas la butero sur la pano de tiuj, kiuj havu nenion.

Morgaŭ

Morgaŭ ĉeokaze estas postmorgaŭ.

Morto

Aŭ mi vivas aŭ mi estas morta. Pri la morto mi povos cerbumi en la tombo, tiam mi havos sufiĉe da tempo por tiaj aferoj.

Post la morto ĉiuj estas samaj, ĉu? Tute ne! La plej vivintaj vivos plu.

Morta vi eble povas pasi limojn, sed ne vivanta sen pasporto.

Nubo

Kiu serĉas en rubo, tiu ne havas tempon por nubo.

Enĉiele flugu nubo, tio pravas eĉ dum dubo.

Okej

Okej ne estas en ordo, sed kio estas en ordo en tiu ĉi damnita freneziĝinta mondo?

Ordono

Ne intu, ne ontu, antu!

Paco

Pacon krei sen perei.

La cemento de la Fundamento estas la pacvolo.

Papilioj

Papilioj revenas kaj foriras, kiam plaĉas al ili.

Parolo

Ju pli glate iu parolas, des pli fie tiu rolas.

Pasporto


Sen mano eblas vivi, sed ne sen pasporto.

Mi ne estas mia pasporto.

Pensado

En certa senco ni estas tio, kion ni pensas, la alio poste troviĝos.

Pesto


Ĉiu pesto havas komencon kaj finon.

Perfido

La kondiĉo por perfido estas la ekzisto de certa lingvo, tial oni perfidas kutime per vortoj aŭ gestoj.

Perlo

Ne ĉiu Perla estas perlo.

Poemo

Poemoj estas plumoj kaj transportŝipoj.

Poeto

Romantika poeto estas blua anĝelo, kiu kisas per blua inko anĝelojn, kiuj nur en lia blua kapo ekzistas.

Posedo

Neposedeblaj kaj tial precipe belaj: sapvezikoj kaj nuboŝafoj.

Prezidanto

Prezidanto estas persono, kiu volonte sidas dum serena vetero en belvedero antaŭ bela kastelo por rigardi de tie la mondon el sekura birdoperspektivo.

Prizono

Prizonoj estas homakvarioj.

Prostituitino

Hirundoj trotuaraj.

Trotuartretadulinoj.

Putinulino.

Prudentulo

Prudentulo devas ŝajnigi sin stulta, stultulo ne devas fari tion.

Rabisto

Rabisto ŝtelas kutime tion, kion jam aliaj ŝtelis.

Radio

"Radio Verda", verda radio: aŭskultu do, jen nova vizio!

Relativeco

Post sukcesa kariero vermoj manĝos vin en tero.

Kun sako kaj pako, aŭ en lako kaj frako.

Revo

Via fonto estas REVO, sed ĉu via revo ankaŭ fariĝos vera
?

Legu en PIV kaj kontrolu en REVO.

Ridado


Ridado estas subfosiga kaj liberiga, ĉar ĝi forigas la timon.

Saĝo

La celo ne povas esti saĝo, sed la uzo de saĝo.

Sankta Nikolao


Sankta estu Nikolao, sed ĉu pli sankta ol kolao!?

Sankta Nikolao estas sentimentala alkoholulo en ruĝa mantelo, kiu timigas la infanojn, kvankam li alportas koruptigajn donacojn.

Sankta Nikolao estas sezonlaboristo, sed li laboras nur dum unu tago en la jaro.

Sapveziko

Sapvezikoj - buntaj mondorespublikoj.

Scio

Kion li ne scias, fias. Fias tio, kio dias.

Nur tiu, ku konscias, ke li scias nenion, scias almenaŭ iom.

Sulko

Ni fosu nian sulkon, sed ne tro profunde.

Supo

Esti parto de bona supo estas malbona afero. Neniu devas salti en la supon por ekscii, ĉu ĝi estas bona aŭ ne.

Stulto

La plej grandaj stultuloj scias plej multe.

Sekretario


Ĝenerala Sekretario estas sekretario kiu en sia sekretariejo, kvazaŭ generalo, seka kiel kreto plektas sekretan reton.

Skizofrenio

Li estas skizofrenezulo – li pensas esti kaj azeno kaj mulo.

Sklavo


Ne estu tiom agresiva kaj envia, sklavo! Akceptu, ke mi estas via mastro.

Soldato


Morta soldato ne murdas iun, li estas mem la viktimo.

Sopiro

La blua floro de l' sopiro.

Sporto

Tro da sporto, tuj morto.

Sporto logas - drogo apogas.

Stulteco

Neniu tiom stultas, ke ne iu troviĝus, kiu ne ankoraŭ iom pli stultas ol li.

Ĉio finiĝas, nur ne la senfina stulteco.

Sulko

Ido-kaptilo.

Ŝtipo

Stipo ne estas pipo, sed el ŝtipo povas fariĝi pipo.

Ŝtipkapulo tamen havas kapon, sed ŝtipe rigidan.

Temo

Se vi estas jam sen temo savos vin la parolemo.

Trezoro

Ŝia trezoro: briliantoj kaj oro! Lia enkoro: la bankotrezoro.

Troigo

Se multaj maltroigas, kelkaj aliaj devas troigi, por ke la universo retrovu sian ekvilibron.

Trompo


Ju pli pompa des pli trompa.

TV-elsendoj

Penslibera zono kun grandaj kvotoj.

Verkado

Elpensi ĉion, eĉ sin mem.

Verkisto

Verkisto, ne torturu la frazojn, sed viajn legantojn.

Verkisto, ne estu vortteroristo!

Viro

Ŝi: Viro, kiel ridinda, tio sonas.

Troigita virmalamo estas vir-ina.

Vivarto

Vivarto estu la celo.

Vivo

'Ni vivis', tio ne sonas tiel bone kiel 'ni vivas'. Kaj ĉu ni morgaŭ ankoraŭ vivos, tion ni ne scias. Tial ni vivu nun, ne en la pasinteco, kaj ne por morgaŭ.

Vojo

Ne regi kaj ne ŝafbleki - jen la vojo al pli bona vivo.

Misvojoj troviĝas en labirintoj sen elirejo.



https://cezaroriginaloj.blogspot.com/