B.Traven
La ŝtato
La homo devas havi moralon,
la ŝtato ne konas moralon.
Ĝi murdas, se ĝi trovas konvena tion,
ĝi ŝtelas, se ĝi trovas konvena tion;
ĝi rabas la infanojn de la patrinoj,
se ĝi trovas konvena tion;
ĝi disrompas geedzecajn vivojn.
Ĝi agas laŭ sia plaĉo.
Por ĝi ne ekzistas tiu Dio en la ĉielo,
kiun ĝi devigas kredi la homojn
helpe de korpaj kaj vivaj punoj.
Por ĝi ne ekzistas ordonoj de Dio,
kiujn ĝi lasas draŝi helpe de bastono
en la kapojn de la infanoj.
Ĝi faras mem siajn leĝojn,
ĉar ĝi estas la Ĉiopotenco,
la Ĉioscianta
kaj la Ĉieestanta.
Ĝi faras mem siajn ordonojn,
kaj se ili horon poste ne plu plaĉas al ĝi,
ĝi mem transpaŝas ilin.
Ĝi ne havas juĝiston super si,
kiu postulas klarigojn de ĝi,
kaj se la homoj komencas suspekti ion,
ĝi svingas zigzage antaŭ iliaj okuloj
la ruĝan-blankan-bluan hura-hura-huraan flagon,
ĝis la homoj tute konfuziĝas en la kapo,
kaj ĝi krias laŭte en iliajn orelojn:
"Hejmo kaj fajrejo- infano kaj edzino"
kaj ĝi blovas en iliajn nazotruojn la fumon:
Pripensu vian glorriĉan pasintecon.
Kaj tiam la homoj papage rebabilas ĉion,
ĉar la Ĉiopotenco per persista laboro
faris el ili maŝinojn kaj aŭtomatojn,
kiuj ĝuste tiel movas siajn brakojn,
krurojn, okulojn, lipojn, korojn kaj cerboĉelojn,
kiel la ĉiopotenca ŝtato volas havi tion.
Tion eĉ la ĉiopotenca Dio ne atingis,
kaj ja ankaŭ tiu lertis kaj spertis.
Sed kompare al tiu ĉi monstro
li nur estas kompatinda fuŝulo.
Liaj homoj tute memstare agis,
tuj kiam ili povis movi
siajn brakojn kaj krurojn.
Ili forkuris de li,
ne respektis liajn ordonojn,
pekis kiel freneziĝintoj
kaj fine detronigis lin.
Ĉe la nova ĉiopotenca Dio
estas pli komplike por ili,
ĉar tiu ankoraŭ estas tro juna
kaj ĉar ili ankoraŭ ne kuraĝas treti
sur liajn piedojn por deŝiri la pomon de la arbo.
PS:
B.Traven: La Mortula Ŝipo
(romantraduko)
Sign-in to write a comment.