http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-kio-estas-etburgo-prozpoemo.html


Cezar

Kio estas etburĝo?


'Etburĝo' estas nur malica fiiga vorto,
precipe de la granda kotĵetisto Lenin,
kiu kroĉis al preskaŭ ĉiu "malamiko"
la etikedon de etburĝeco.

La vorto apenaŭ klarigeblas.
Kio estas burĝo?
Ano de la burĝa klaso.
Sed kio estu do etburĝo?
Ĉu nura poŝeldono de burĝo?

Ĉu Diogeno, pro tio, ke li vivis
en barelo, estis etburĝo?
La malo: li estis la unua
konscia mondocivitano.

Uzi la vortojn 'etburĝo' aŭ 'etburĝeco',
estas simple tre malbona stilo
kaj aŭtoritata humiligo de aliaj.

Homoj neniam estis etaj burĝoj,
tio estas absurda esprimo,
simile al "libera sklavo aŭ blanka korvo".

Nu, la etburĝo estas fifantaziaĵo jam de Marx
kaj poste precipe de Lenin.

Simile pri la paliscivitanoj,
germane: Spießbürger:
La paliscivitano, pri kiu laŭdire temas,
ankoraŭ neniam estis vidita
aŭ nur en Nederlando aŭ Venecio
en palisaj domoj.
Sed kial homoj en tiaj domoj
devas esti etspritaj, mense limigitaj?
Tio estas tute nelogika.

La vorto 'etburĝo' memoras min
tre malagrable pri la tondrulo Lutero,
kiu asertis, ke la judoj estas fiporkoj,
kvankam judoj jam pro fizikaj
kaŭzoj tute ne povas esti porkoj.

Ni diru tiel: etspritulo estas tiu,
kiu parolaĉas pri etburĝoj, pri etburĝeco
aŭ pri paliscivitanoj kaj samtempe pensas,
ke tio estas spritaj diroj.

Cetere, ĉiuj insultvortoj estas dubindaj,
ankaŭ tiuj, kiu ridindigas bestojn.
Pli atingos la homaro per afableco
ol per reciproka insultado.