http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-kio-estas-malkuraga.html


Cezar
Kio estas malkuraĝa?


Ĵeti atombombojn sur Hiroŝimon
kaj Nagasaki-on.
Murdi infanojn per napalmo.

Mortbati muŝojn.

Aplaŭdi al Stalin,
flati gvidantojn.

Aserti, ke oni ne povas fari ion
kontraŭ la naftokonzernoj.

Konduti kiel la tri famaj simioj.

Persekuti honestajn homojn
kiel ekzemple la heroon Dan Neĝo.

Ĉiu seksperforto.
Ĉiu bordelvizito.

Perfido al kamaradoj.
Perfidi sian amon.

Servi al Georgo Sulfuro
pro famavido.

Sin rigardi kiel fiinsekton.
Vivi en sektoj kaj malami
ĉiujn aliajn.

Adori siajn subigantojn.

Ĉio, kio malhelpas nin
esti afablaj homoj.