Kvar budhismaj fabloj pri oro
32. Ŝtelita Ora Ingoto
Iam antaŭe, du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu el ili vendis oron, dum la alia vendis kotonon. Klientoj kutime ardigis la orajn ingotojn de la orvendisto por taksi ilian verecon. La vendisto de kotono hazarde ŝtelis ĵus
ardigitan ingoton, kaj kaŝis ĝin en kotonon. La kotono forbruliĝis pro la ardo de la oro. La priŝtelo estis malkaŝita, kaj anstataŭ havigi al si la oran ingoton, la ŝtelisto perdis ankaŭ sian kotonon.
Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda cisterno, kaj hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo. Li do kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekfosis en la ŝlimo por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin trovi, li laciĝis de tio kaj devis eliri por
ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro denove aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, kaj ĉifoje ankoraŭ trovis nenion. Tiam lia patro venis al li. Vidinte tion, li demandis la filon: "Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?"
La filo respondis: "Estas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis kaj serĉis ĝin en la ŝlimo, sed trovis nenion ĝis mia elĉerpiĝo!"
Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro estas sur arbo, kaj nur ĝia ombro respeguliĝis en la akvo. Li do diris al la filo: "Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon."
La filo do grimpis sur la arbon laŭ lia propono kaj vere trovis la oron.
89. Ora Putoro
Iam viro promenis sur vojo kaj trovis oran putoron. Li prenis ĝin en sian sinon kun granda ĝojo, kaj daŭrigis sian vojadon. Kiam li venis al rivero kaj demetis siajn vestojn por trapasi la riveron, la putoro aliformiĝis en venenan serpenton.
Sed la viro pensis: "Mi preferu morti de la serpento ol forlasi ĝin."
Pro lia firma volo, la serpento denove sin ŝanĝis en oron. Ĉe la vojo malsaĝulo vidis, kiel la serpento sin ŝanĝas en oron. Li do opiniis, ke serpento ĉiam povas fariĝi oro. Li kaptis serpenton kaj metis ĝin en sian sinon, sed perdis la vivon pro
mordo de la serpento.
97. Perdo de Ambaŭ Vesto kaj Ormonero
Iam antaŭe, du viroj piediris en dezerto. Sur la vojo ili renkontis rabiston. Iu el ili surportis kotonan vestaĵon, kaj ĝi estis forprenita de la rabisto. La alia do sin kaŝis en herbaron. La prirabito iam metis ormoneron en la vestaĵan kolumon.
Li do petis la rabiston: "La vestaĵo valoras je ormonero. Mi aĉetu ĝin per mono."
La rabisto demandis: "Kie estas via mono?"
La prirabito prenis la monon el la vestaĵa kolumo, kaj donis ĝin al la rabisto: "Tio ja estas el vera oro. Se vi ne kredas, bonvolu demandi la ormetiiston, kiu sin kaŝas en la herbaro."
Vidinte tion, la rabisto forprenis ankaŭ la vestaĵon de la metiisto. La malsaĝulo perdis ambaŭ vestaĵon kaj ormoneron.
PS: El Budhismaj tradukoj (1)
Esperantigis Miaohui
Voĉlegis Zhao Jianping
https://cezarkulturo.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.