http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-se-jam-satas-la-angeloj-rimpoemo.html


Cezar
Se jam satas la anĝeloj


Se jam satas la anĝeloj
pri servado, Di' kaj celoj,
ili iras al la lago,
jen finiĝas tiam tago.
Ĉe la akvo, kie verdas,
vivo estas ĝu' dum vago.
En jubilo inter beloj
gajas ĉiam la imago.

Se jam satas lacaj homoj,
pri laboro, ĉef' kaj domoj,
ili iras en kinejon,
kelkaj trinkas verdan teon
aŭ sin sternas ĉe la lago.
Eĉ sen vestoj kelkaj kuŝas,
haŭton montras, sed sen nomoj,
eĉ aŭdacas - ĉu nur blago?