http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/balonvetero.html



Cezar

Balonvetero

Nuboj blankaj, brila tag',
tute miaj laŭ imag'.

Enaere freŝa son',
jen vetero por balon'!

Jam mi flugas en aer'
kaj rigardas al la ter'.

En la mano teleskop',
en balono supren, hop!

Sube nura sapvezik'
estas plu la respublik'.

Jam mi flugas sur la mar',
Ha, libero sen kompar'!