http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/12/cezar-unue-la-devoj-rimpoemo.html


Cezar

Unue la devoj

(morala poemo)


Unue la devoj
kaj nur due la revoj.
Unue la ŝvito,
kaj nur poste merito.

Unue la mono
kaj nur poste sindono.
Unue sekuro,
kaj post tio plezuro.

Unue la hasto
kaj nur due prokrasto.
Unue amoro
kaj nur poste la koro.

Unue la sporto
kaj post tio la torto.
Unue la rango
kaj nur poste la tango.


Unue do peno
kaj postpene la beno.
Unue do faroj
kaj nur poste mevmaroj.

Unue la unua
kaj post tio la dua.
La duan do due...


Ĉu do ĉion tro malfrue?