Hom', ne fumu!
Se kamentubo fumas,
mi pro l' klimat' cerbumas.
Sed kial fumu homo?
Hom', pensu pri Sodomo.
Konzernaj ĉefoj ridas,
se homoj sin ne bridas.
Se fumas hom' kun forto,
minacas tiun Morto.
Fumantoj ne remaĉas,
ke cigaredoj aĉas.
Fumantojn ŝatas Morto,
pro ties pekosorto.
Glosoj
Sodomo (hebree סְדוֹם, greke Σόδομα) kaj Gomoro (hebree עֲמוֹרָה, greke Γόμορρα) estis urboj neniigitaj de Dio pro pekoj de iliaj loĝantoj.
Sodomo, Gomoro kaj la ĉirkaŭaj urboj estis neniigitaj per « sulfuro kaj fajro ». Ekde tiam la nomoj de la du urboj estas sinonimo de nemora peko, kiu gvidas al katastrofa pereo. Ununuraj savintoj estis Lot kun sia familio.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.