http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-cu-esperanto-estas-persono.html


Cezar
Ĉu Esperanto estas persono?


Esperanto
skribita
kun granda
komenclitero
preskaŭ jam mortis.

Restas nur plu
la erara "esperanto",
kiu esperas,
ke oni traktos lin venonte
kiel internacian lingvon.

Kompatinda Esperanto,
eĉ la propran nomon
oni ne plu volas lasi al vi.

Sadistoj
nomas ĝin
eĉ 'espo',
kvankam jam
delonge ekzistas:
E-o.

Ĉio tio okazas,
ĉar Esperanto
estas tiom logika, ĉu?

Tute ne, sed tial ĉar
esperantistoj pensas ofte
multe malpli logike ol
Esperanto permesas.

Esperantio bedaŭrinde
plenplenas de arbitruloj
kaj ambiciuloj, kiuj pensas,
ke ili estas eĉ pli prudentaj
ol Zamenhof.

Por ili Esperanto estas
nur malkara ludpilko, kiun
oni povas trakti laŭplaĉe.