Cezar
La fantomo I

En mia kapel'
mi migras ĉe ĉerk',
memoras pri l' viv'
pri versoj, pri l' verk'.

Mi vivis kun pen',
Mi estis stultul'
sen iu sistem',
laŭ hom' sur insul'.

PS: Laŭ la ĉineska poemmodelo Shengzhazi (monta kratago ) [2-40-4] (55,55)x2
La poemo do havas du strofojn, entute kvardek silabojn, krome kvar versoj por ĉiu strofo. La dua kaj la lasta versoj de la du strofoj rimiĝas.


Cezar
La fantomo II

Mi iĝis fantom'
post viv' kun cerbum'.
Sed kial ja mi?
Pro vivo sen lum'?

Groteskas la sort'.
Pro kio la pun'?
Mi migras sen vort'
en noktoj sen sun'.


PS: Laŭ la ĉineska poemmodelo Shengzhazi (monta kratago ) [2-40-4] (55,55)x2
La poemo do havas du strofojn, entute kvardek silabojn, krome kvar versoj por ĉiu strofo. La dua kaj la lasta versoj de la du strofoj rimiĝas.

PSS: Kratago estas arbeto de mezvarmaj landoj kun fruprintempaj blankaj floroj, genro el familio rozacoj (Crataegus): ĉie videblis florantaj kratagoj, ŝafoj disvastiĝintaj en herbejoj [2]. (laŭ Reta Vortaro)

PSSS: Diskuton pri ĉi tiu versformo, kun diversaj poemoj, vi trovas en Ĉinesko en Esperanto/Diskutoj.