http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/poetoj-vejdo-kaj-cezar-gratulas.html


Vejdo
Bondeziron al virinoj

okaze de la Internacia Virina Tago (2010)

—laŭ ĉinesko Zuihuayin

kun sincera sentiment'
mi al ina gent'
respekte sendas
bondeziron
en festa moment'

pro iliaj diligent'
kaj saĝa latent'
kaj laboremo
kaj l' plej granda
am' sub firmament'





Cezar
Internacia Tago de l' Ino en la jaro 2010


—laŭ ĉinesko Zuihuayin

Ha, min kaptas vigla sent',
Vivu ina gent'!
Gratulon, damoj,
Pro la tago!
Jen roz' pro konsent'!

Al vi mia kompliment'
Kison, kaj sen pent'!
Portas ja ĉion
Via amo.
Festu kun kontent'!






PS: —laŭ la ĉineska versformo 'Zuihuayin' (ebrio en la ombro de l' floroj)
skemo: (7,5,545)x2 a,a,xxa