http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-kiel-vi-rimpoemo.html


Cezar

Kiel vi?


"Kiel vi, kiel vi,
ploras aŭ ridetas vi!"
Ploras mi, ridas mi,
ŝnurartistas fantazi'!


PS: Responde al ŝnurkantisto, Blazio, kiu verkis la suban poemon!


Blazio Vaha
Etoso

Ŝnuro, ŝnuro, ŝnur-dancist',
ŝnure dancas ŝnur-kantist'.
Ŝnur-dancista ŝnur', dancist'!
Eble gajon sekvos trist'.

Sur ŝnur' dancas ŝnur-dancist',
sur ŝnur' kantas ŝnur-kantist'.
Ŝnur-dancista ŝnur', dancist'
ŝir-rompiĝus: sekvus trist'.

Estas mezo jam de Maj',
staras amas' sur ĉi kaj':
ĉe ŝiriĝo, post rompiĝ',
ĉu jam sekvos entombiĝ'?

Ŝnure kantas ŝnurdancist',
ŝnurdancisto, ŝnurkantist'!
Ŝnurkantisto, falos vi,
ridos aŭ ploretos ni.

(Kondolence je
ne tre konata hungara ŝnurdancisto)