http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/cezar-impulso-pro-letero-lily.html


Cezar
Impulso pro letero

—laŭ ĉinesko Zhuzhici


Ĉe danc' sur koridoro
en ne tro frua horo
li ŝvebis papilie
feliĉa pro favoro.

Ne estis do ignoro
aŭ tro rigida moro.
"Nur trajno malfruiĝis",
ŝi skribis kun fervoro.

Ŝi nomis lin sinjoro,
amata trobadoro.
Nun dancas li sur nuboj
kaj revas pri amoro.

PS: laŭ ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de sep silaboj kun la rimaranĝo a, a, x, a (x = senrima) Malsupre vi trovas "poeman respondon" de Lily.




Lily

Renkontiĝo por amoro

—laŭ ĉinesko Zhuzhici

Ili jam en koridor'
renkontiĝas en ĉi hor',
kisas kaj brakumas nun,
ĝoje plenas de humor'.

Brulas nun jam lia kor',
ne plu restas li sinjor'.
Ŝi lin tiras al la lit'
por amludo kun amor'.

En la lito kun fervor'
li eniras ŝin kun bor'.
Post ekstaza sekskulmin'
ili lacas kun langvor'.


PS: "Ĉu mi rajtas meti ĝin tiel sub mian poemon?" mi demandis la ĉinan poetinon Lily, ĉar mi pro intereso iom prilaboris la poemon, kaj ŝi jesis tion. Dankon! La originalan poemon ne prilaboritan de mi interesiĝantoj trovas en suba komento.

Korajn salutojn de Cez!