Vasilij Eroŝenko: Doroga k solncu (Vojo al la suno) rusa muzikvideo
-
PS: Vasilij Eroŝenko estis ĝranda E-verkisto, kiu verkis ankaŭ ruse kaj japane...Eroŝenko estas fam…
-
25 Sep 2015
Hans-Georg Kaiser: Ĝuo, Budhanoj en revo, Blua paco, Luno (4 rimpoemoj)
-
fotis Amy Chang ( facebook )
Hans-Georg Kaiser
ĜUO
Luno, montoj, lago.…
-
20 Sep 2015
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
395 visits
Hans-Georg Kaiser: La fendo de l' mondo (eseo)
Hans-Georg Kaiser
La fendo de l' mondo
La fendo de l' mondo pli kaj pli klare montriĝas, ĝi estas la efektiva kaŭzo de ĉiuj fuĝoj kaj elmigroj. Ke riĉo estas ne nur riĉo, sed ankaŭ brutala vivmaniero, tio montriĝas krome ĉiutage ĉe tiu temo. Min la adorado de riĉo ĉagrenas jam de multaj jaroj, envere ĝi estas nur primitiva fi-perspektiva viv-kaj ekspluatmaniero, kiu malhelpas la homaran evoluon, kiu detruas la planedon Tero. Kiom da mono kaj kiom da energio oni disipas, nur por vivteni la riĉon en la mondo?! En ĉiu kazo tro, la kalkulojn pagas kaj pagos la homaro...
Anstataŭ defendi la riĉulojn, ni fine devus defendi la malriĉulojn kontraŭ la riĉuloj, tio estus pli prudenta ol lim-pikdratoj kaj muroj inter la popoloj... Por mi ĉiu milito, ĉar ĉiu detruas ekonomiajn resursojn, estas krimo kontraŭ la homaro, subfosado de la homaj rajtoj.
Ĉu iu ankoraŭ memoras, ke laŭ la homaj rajtoj ĉiu rajtu libere moviĝi, ke ĉiu homo rajtu libere elekti sian loĝlokon? La homaj rajtoj estas truigitaj kiel la celtabuloj en pafbudoj sur foirplacoj: tio estas nia plej granda problemo, ke oni ne defendas la homajn rajtojn, sed ties neniigantojn. La fuĝantoj estas minacataj, ne la persekutantoj.
cezaroriginaloj.blogspot.de/
Elbertinum has particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.