http://popularscienco.blogspot.de/2012/06/fiziko-ranga-yogeshwar-kial-farigas.html



Ranga Yogeshwar
Kial fariĝas mallaŭte, se neĝas?


(el la libro: Ĉu ankoraŭ kromaj demandoj? Kial inoj havas fridajn piedojn kaj aliaj enigmoj de la ĉiutaga vivo)

Mian unuan neĝon mi travivis nur postlonge. Dum mia infaneco en la suda Barato neĝo ne estis temo. Ĉirkaŭ Kristnasko ni telefonis kun mia avino en la fora Eŭropo. La telefonaj konektoj estis aĉaj kaj tial patrino kaj avino kriis en la aŭskultilon por kompreni sin reciproke. Kelkfoje de la alia finaĵo aŭdiĝis: 'Ni havas blankan Kristnaskon.' En mia imago mi supozis konsiderindan tempon, ke Eŭropo certe ĉiam estas kovrata per neĝo. La patrio de mia patrino pro tio estis io tute precipa. Kiam ni vojaĝis jarojn poste efektive al Luksemburgo, mi tuj estis seniluziigita: Kie estis la neĝo? Estis somero! En la sekva vintro mi ricevis rekompencon kaj faris impresegan novan sperton. Neĝo estis pura magio! Sole jam pro tio, ĉar la mondo fariĝas tiom mallaŭta en ĝi. Sed kio kaŝiĝas propre post tio?


Antaŭ ĉio alia neĝo ŝanĝas la hektikan agadon: Aŭtoj pro la glataj vojoj estas devigitaj veturi pli malrapide, kaj la homoj prefere restadas hejme - almenaŭ la plenkreskuloj. Sed la neĝkovraĵo ŝanĝas ankaŭ la akustikon de la ĉirkaŭaĵo. Depende de la ĉirkaŭaĵo la sonondoj disvastiĝas tre diverse. Ĉiu scias, ke niaj voĉoj en katedralo sonas tute alia ol en telefonbudo, ĉar la sonondoj estas reflektataj de muroj kaj de plankoj. Eĉ per fermitaj okuloj oni povas "elaŭskulti" la ejon, kaj oni rimarkas ekzemple, ĉu en la ejo troviĝas tapiŝplankoj aŭ slaboj. Ju pli dura kaj pli glata estas la surfaco des pli bone la sonondoj estas reflektataj. Ejo, kies planko estas tute elmetita kun tapiŝoj, kontraŭe glutas la sonondojn, ĉar la sonondoj estas ensorbitaj de la vandoj kaj ne reĵetataj.

Freŝa neĝo konsistas je proksimume naŭdek percentoj el aero, ĉar la glacikristaloj kuŝas sen ordo unu sur la alia, kaj intere formiĝas multaj kavaĵoj. Neĝo reagas simile kiel dika glaciigita ŝaŭmkaŭĉuko. Se sonondoj ektrafas neĝon, ili estas direktataj en multaj direktoj, sed penetras parte en la neĝkovraĵon kaj ne plu trovas elirvojon. Parto de la sonenergio do foriĝas en la neĝkovrilo. Usonaj sciencistoj tion precize ekzamenis helpe de pistolpafoj.

Kun specialmikrofonoj oni mezuris pistolpafojn ensomere kaj en neĝa vintro. La diferenco estas granda: La sono dum neĝo estas obtuzita je multoblo. Ĉe tio montriĝas ankaŭ, ke la neĝkovrilo glutas prefere altajn sonojn. La fenomenon oni travivas ankaŭ, se oni metas la kapon sub lanokovrilon. La altaj frekvencoj estas pli forte glutata kaj ĉio sonas obtuza. Freŝa polvoneĝo cetere estas la plej bona sonobtuzilo. Se la neĝo degelas kaj pli kundensiĝas, malpliiĝas la aerparto kaj la obtuza efiko malkreskas.

Do, karaj gepatroj: Se viaj infanoj interbatalas per neĝbuloj kaj ne aŭdas vian vokon: Ne insultu ilin! Ne la infanoj kulpas tion, sed la neĝo.

tradukis Donjo & Cezar