Cezar
Malica klaĉulino
Tia damo estas ino,
kiu klaĉas ĝis la fino.
Ne por diri bonan vorton,
sed ja por deziri morton.
Tia ino ofte spertas
kaj pri tio tute certas,
ke plej granda terplezuro
estas met' de falsa spuro.
Klaĉulino ekrabia
sentas sin enorme dia.
Tial ŝi pri ĉiu bruas,
kiu sin pro ŝi enuas.
Laŭ serpento ŝi atendas
ĝis knabaĉo pri ŝi plendas.
Tiam ŝi kun verv' atakas,
klaĉas, siblas, lange klakas.
Ŝi kun fantazi' mensogas,
ĉion sin la dam' arogas.
Ĝis la maskoj ĉiuj falas,
se l' klaĉado tro banalas.
Se l' malica fia lango
pro insulta vortlavango
post fortranĉo fine mankas,
la viktimoj ĉiuj dankas.
Jen la langon oni prenas,
kiel pruvon alte tenas,
ke klaĉad' ne feliĉigas,
sed la homojn nur kripligas.
Sign-in to write a comment.