http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/09/dang-thuy-tramen-la-lsta-nokto-mi.html


Dang Thuy Tram

(el la taglibro)

Mi staras ĉi tie meze de ventoplena arbaro kaj montaro.
Densa pluvo kovras la tutan arbaron.
Mi aŭdas la vintran venton kaj ŝtormon blovantajn
Mia koro subite sentas tristegon.
Ho! Ĉiuj homoj, kiujn mi amas, forestas, ĉu vi scias
pri kio mi pensas en tiu posttagmeza frida vento
ĉi-posttagmeze...

Kiu marŝas en la arbovicoj?
Sur la larĝa vojo, kiu estas la koro de l' patrujo?
Kiu marŝas meze de la unuiĝinta partio?
Kiu, pensante pri la Sudo, rigardas al la ombro de kokosnukso?
Kaj la ombro, kiun mi amas
subite returniĝas al la koro de Hanojo
kaj al ĉiuj tiuj kunsidoj
dum vesperfestoj ĉe la bordo de la lago Hoan Kiem.
Man' -enmane, feliĉaj povi bonvenigi la alvenantan printempon...
ĉi-posttagmeze...

Laŭ la pintoj de la montaro Truong Son
liberigaj trupoj formas la straton al la fronto
Karaj miaj, ĉu vi pensas pri io,
kiam vi rigardas la sudan montarĉenon.
La oceanaj ondoj estas plu plenaj de amo,
plu moviĝas nokte kaj tage vokante.
Kaj promeso, ke kiam revenos paco kaj feliĉo en la landon,
ni tenos vian manon denove kune,
por ke ni bonvenigu la printempon en feliĉo
ĉi-posttagmeze...

En domo de la familiara vilaĝeto,
kiu pensus pri io alia krom pri brilaj okuloj?
Pluvo kaj suno en via juneca hararo
ankoraŭ ne povas malaperigi la plej delikatan amon en via koro
Tiuj longaj deĵoraj noktoj pro devo.
Mia koro ekscitiĝis, kiam mi revenis al la malnova vojo.
La sama vojo, laŭ kiu ni vojaĝis,
kiam ni adiaŭis de nia familia amo.
Ĉiuj scias, ke se ni mortus
por morgaŭo, por la lando, por la libero,
tiam la revo en nia koro estus kompleta
Kaj kompleta estus ankaŭ nia forta amo.
Ĉi posttagmeze...

En miloj da pensoj,
kies ĝemo ekaperas sur la konfuzita vizaĝo,
Mi jam vidas en la longa nokto
la nigrajn okulojn ankoraŭ ne dormemajn,
kiuj zorgas sin pri la popolo kaj la kamaradoj.
Malĝoje, se ankoraŭ falas bomboj.
Ho, karaj miaj! Ĉi- posttagmeze

mi flugas revenante por esti kune.
Mi kisas la popolon, kiun mi amas, kaj larmoj elverŝiĝas el miaj okuloj.
Larmoj falas plenigitaj kun amo.
La vojo, kiun mi iras, estas tiom malfacila.
Piede trans riverojn kaj montojn, elteni plu.
Ne gravas, ke ĝi estas peniga.
La okuloj orientiĝas al la futuro.
Kiu scias, kio okazos?
Amo donis al ni longan perspektivon.

tradukis Nguyen Xuan Thu /Cezar





Dang Thuy Tram

(out of the diary)


I stand here in the very windy forest and mountains
Rain covering all the trees of the woodland
I hear the winter wind and the storm blowing here,
My heart feels suddenly very sad.
Oh, all the people that I love far away do you know
This afternoon what I think in the cold wind?
This afternoon...

Who is walking in the lines of trees
On the wide way which is the country’s heart?
Who walks in unity with the Party?
Who looks thinking of the South at the coconut shadow?
And the shadow that I love
Suddenly returns to the heart of Hanoi
And all those nights at the assemblies by the Hoan Kiem River
Hand holding hand happy to welcome the coming spring.
This afternoon...

Along the peaks of the Truong Son Mountains
Liberation troops build the road to the front
Do you think anything my dears
When you look at that southern mountain chain?
The ocean waves are still deep with love
Still moving night and day waving and calling
Still waiting for you with shining medals
And a promise that when the country is peaceful and happy
We will hold your hand again together
Welcome the spring in happiness.
This afternoon...

In a house in the familiar hamlet
Who thinks of anything but shining eyes?
Rain and sun in your youthful hair
Still cannot fade the most beautiful love in your heart.
Those long nights of duty
My heart was excited when I returned to the old road,
The same road we traveled
When we said good-by with family love.
Everyone knows that if we die
For tomorrow, for Country, for freedom;
Then in our hearts the dream will be complete
And also complete will be our deep love.
This afternoon...

In thousand of thoughts
Which sigh on the worried face
I saw already in the long night
The black eyes not yet asleep
Which worry for the people, and the comrades
Sad when bombs still fall.
This afternoon...
I fly back to be together,
I kiss the people I love and tears come from my eyes,
Tears fall filled with love.
The way I travel is so difficult:
Feet cross the rivers and mountains and keep on.
It doesn’t matter that it is hard,
Eyes look in the direction of tomorrow.
Who knows what will be?
Love has made us take a long view.

tradukis Nguyen Xuan Thu /Cezar


Rimarkoj: La aŭtorino estas Dang Thuy Tram, medicina doktorino, kiu mortis dum la kontraŭusona milito en 1970 en Sud-Vjetnamio. Oni hazarde trovis ŝian tagkajeron. Tiu taglibro prezentas grandan aventuron. Vi povas legi ĝian historion en vikipedio (angla versio):
http://en.wikipedia.org/wiki/Dang_Thuy_Tram

Ipernitiano Nguyen Xuan Thu estas redaktanta la esperantan version de la tagkajero. Li esperas fini la redaktadon fine de tiu ĉi jaro. Tial li sendis al mi ankaŭ tiun ĉi parton, por ke mi korektu ĝin por li. Tion mi volonte faris.

Se vi interesiĝas, li eventuale povas sendi al vi jam redaktitajn fragmentojn de la Esperanta versio. Kunlaboro de spertaj esperantistoj estas petata.

Jen pliaj informoj de Nguyen Xuan Thu:

Li invitas nin viziti la ttt-ejon de VEA, precipe la artikolon pri Dang Thuy Tram ĉe: http://e.vea.vn/news/detail.php?fx=18&zx=163

La spektado de la filmo instigis lin akceli la redaktadon de la traduko. Estas laŭ li certe, ke la manuskripto plenumiĝos fine de tiu ĉi jaro.