Gunnar Decker
Fari ekspedicion

(pri la libro "Walden" de Henry David Thoreau)


Jam multaj homoj komencis novan eraon en sia vivo post la legado de libro. (H.D.Thoreau)

Kia stranga libro, verkita kontraŭ la urbanigo de la homoj. Fuĝo en la arbarojn kaŭze de unuaj indikoj pri grandaj urboj kaj industria divido de la laboro. Do Rousseau-a transformado de la puraj originoj en la usonan. Sed ne, tio estus eraro. Tiu Henry David Thoreau (1817-1862) estas, tiel kiel lia spirite parenca Ralph Waldo Emerson, stilisto unuaranga. Kion tia faru en arbaroj? Kompreneble skribi kontraŭ la ŝtipkapula provincaneco! Thoreau estas la unua serĉanto de si mem en la moderna mondo. Tio signifas, ke iel devas ekzisti la danĝero, ke oni povas perdi sin mem. Io tia facile proksimiĝas tro al dubinda konsilista literaturo, kiu gloras la vivfaciligon. Sed Thoreau unue komplikigas la aferon por si mem. Li volas estis tuteca homo, volas fari ĉion mem. Li estas la unua sin mem prizorganta unuvirokomunumo kun aldonita ekologia korto. Sed ĉe Thoreau tio estas eksperimento, kiu fariĝis intelekta ekzemplo. Certa j'accuse kontraŭ la fremdigo de la homoj pere de tro da bonfarto, kleriga je inteligenta maniero.Tial Hermann Hesse legis la sinjorojn Thoreau kaj Emerson tiel volonte, ĉar ili estis klerigaj je inteligenta maniero.

Sed la naturo estas ja sovaĝejo, do danĝera! Kiu povus scii tion pli bone ol Thoreau, kiu faris la memprovon. Sed la retiriĝinto fariĝis malretiriĝinto. Kvankam Thoreau gloras la simplajn aĵojn kiel la gravajn, li tamen ne estas simplulo. „El la despero de la urboj oni vagas en la desperon de la kamparo kaj konsoliĝas je la kuraĝecoj de la marĉa lutro kaj la moskorato.“ Do tamen ne elaĉeto, sed por tio spuroj de ironio. Trovi sencon, sen esti sencoserĉanto.

Egon Friedell rigardis la homon Thoreau kiel miksaĵon el Francisko de Asisi kaj Montaigne. Jen preciza komparo. Ja kiajn rigorajn frazojn verkas tiu provanto de la simpla vivo: „En vero la olduloj disponas eĉ ne pri unu grava konsilo, kiun ili povus doni al la junularo.“ Sed kion serĉas tia ekstreme sensiva stilisto en la arbaroj, kie, kiel oni scias, ĉio okazas krude, malagrable nature? Nu, novan arton, kiu ne estas artifika.

Por tio oni ja jam foje devas elmeti sin al danĝeroj. Kio kreskas en „Walden aŭ la vivo en la arbaroj“, estas skeptiko kontraŭ la prudento de institucioj, antaŭ ĉio kontraŭ tiu de la ŝtato. La plej bona registaro estas tiu, kiu plej malmulte regas, tio estas unu el liaj devizoj, kiun li pli poste eksplicite disvolvis en la eseo „Pri la devo malobei la ŝtaton.“ La vera aŭtoritato troviĝas nur en la fidinda detalo. La konkludo de Thoreau estas: Iu, kiu kun sia laboro unue kreas la riĉon, estos poste, per la reĝimo de la laboro, ekskludita de tiu riĉo. Mankas al tiu homo libera tempo. Tial Thoreau montras tiel spektakle la vojon al la sovaĝejo. Nur flanke de la civilizacio oni aŭdas kaj vidas denove tiujn aĵojn, kiujn oni ne marĉandas sur la foirplaco, kiujn oni ne povas aĉeti, nur konkeri. Aŭ kiuj donacas sin tute per si mem al ni, ĉar ni ŝategas ilin. Ekzemple librojn. Speciale:„Walden“.

Tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

PS:
La eseo „Pri la devo malobei la ŝtaton.“, estas tradukita en Esperanton sub la nomo „Civila malobeemo“ kaj eventuale ankoraŭ mendeblas en la SAT-broŝurservo.
Mi iris en la arbarojn, ĉar mi volis vivi bone pripensite, pro serĉi nur la konfrontadon kun la esencaj aferoj de la vivo. Por vidi, kion ĝi povus instrui, kaj ne malkovri, kiam mi mortos, ke mi ne vivis. (H.D. Thoreau laŭ traduko de HGK)

https://cezartradukoj.blogspot.com/