Marianne Faithfull
La balado pri Lucy Jordan


kantotraduko sen rimoj

La matena suno tuŝis softe
la okulojn de Lucy Jordan
en blanka antaŭurba dormoĉambro
en randa kvartalo de blankuloj.
Kuŝante tie sub kovrilo,
ŝi sonĝis pri mil amantoj
ĝis la mondo ŝanĝiĝis oranĝen
kaj la ĉambro komencis turniĝi.

Kiam ŝi estis trideksepjara, fariĝis klara al ŝi,
ke ŝi neniam veturos en sportaŭto tra Parizo
kaj sentos la varman venton en la hararo.
Tial ŝi lasis sonori la telefonon kaj ŝi sidis tie,
softe kantante -
simplajn infantempajn kantojn,
kiujn ŝi lernis parkere
en la remburita fotelo de sia patro.

Ŝia edzo estas laboreje
kaj la infanoj en la lernejo,
kaj estas por ŝi, ho, tiom da ebloj
pasigi la tagon.
Dum horoj ŝi povus purigi la domon
aŭ rearanĝi la florojn
aŭ kuri nuda tra la ombra strato
kaj krii dum la tuta tempo.

Kiam ŝi estis trideksepjara fariĝis klara al ŝi,
ke ŝi neniam veturos en sportaŭto tra Parizo
kaj sentos la varman venton en la hararo.
Tial ŝi lasis sonori la telefonon
kaj ŝi sidis tie, softe kantante -
simplajn infantempajn kantojn,
kiujn ŝi lernis parkere
en la remburita fotelo de sia patro.

La vespera suno tuŝis softe
la okulojn de Lucy Jordan,
sur la tegmento, sur kiun ŝi grimpis,
kiam la ridado fariĝis tro laŭta,
kaj ŝi kapklinis kaj riverencis
al la viro, kiu etendis brakon
kaj ofertis manon al ŝi
kaj kiu kondukis ŝin malsupren
al la longa blanka aŭto,
kiu staris post la homamaso.

Kiam ŝi estis trideksepjara, ŝi sciis,
ke ŝi trovis la viron por ĉiam.
Kaj ŝi veturis kun li tra Parizo
kun la varma vento en sia hararo.

tradukis Hans-Georg Kaiser



https://cezarmuziko.blogspot.com/