Rakonto el Ĉinio
La fantomo en la gastejo
Malmultajn kilometrojn for de la ĉefurbo de la distrikto Yang-hsin troviĝis gastejo, kiun mastrumis olda viro kaj ties filo. Je iu vespero frapis kvar vojaĝantoj la pordon, kiuj tie volis pasigi la nokton. Ĉar ĉiuj litoj estis okupitaj, la gastejestro komence rifuzis ilin. La fremduloj, kiuj estis ĝismorte lacaj kaj elĉerpitaj, petis lin tamen tiel insiste havigi tranoktejon al ili, ke li fine cedis kaj diris:
"Se vi ne estas tro elektemaj, mi ja povos trovi loketon por vi. Sed ĝi ne estas afero por ĉiu."
La vojaĝantoj certigis al li, ke estas tute indiferente al ili, se ili nur povus sterni sin kaj ripozi.
Antaŭ ne longe mortis la bofilino de la gastejestro kaj kuŝis en unu el la inoĉambroj - la filo de la gastejestro, kiu volis aĉeti ĉerkon, ankoraŭ ne revenis.
La gastejestro montris la ĉambron al la fremduloj kaj starigis lampon sur la tablon. La kadavro de la ino kuŝis, kiel kutime, vualita en papervestaĵoj, je unu fino de la ĉambro, je la alia estis dormejoj por kvar homoj.
La vojaĝantoj sternis sin kaj baldaŭ firme endormiĝis. Nur unu el ili ankoraŭ estis nedormanta. Ankaŭ li preskaŭ jam endormetis, sed jen li subite aŭdis knaradon de la stablo, sur kiu kuŝis la morta ino. Li malfermis la okulojn kaj vidis en la lampolumo, kiel la morta junulino leviĝis kaj iris renkonte al la dormantoj. Silka vualo estis metita ĉirkaŭ ŝian kapon kaj ŝia vizaĝo estis morte pala. Ŝi kliniĝis super la tri dormantojn kaj blove spiris ilin sur la vizaĝon. Kaptite de hororo, la kvara viro tiris la litkovrilon trans la kapon kaj retenis la spiron. Li aŭdis kiel ŝi elspiris ankaŭ sur lin kaj tiam reiris al la stablo, kiu knaris, kiam ŝi kuŝiĝis sur ĝi.
Li levis la litkovrilon iom flanken kaj vidis, ke ŝi nun ree tie kuŝis rigide. Li ne kuraĝis fari bruon, li nur sekrete puŝis siajn kunulojn, kiuj tamen ne moviĝis. Li volis ĵus vesti sin kaj forŝteliĝi, sed tiam la knarado eksonis denove kaj li glitis ree rapide sub la litkovrilon.
Pluan fojon la junulino iris al li, elspiris sur lin plurfoje kaj poste rekuŝiĝis.
Mallaŭte li etendis sian manon al la pantalono, surmetis ĝin kaj kuris el la ĉambro, tiel rapide kiel li kapablis.
Ankaŭ la mortintino eksaltis kaj sekvis lin, sed tuj li malfermriglis la pordon kaj forkuregis, la fantomo sekvis sur lia spuro, dum li kriis kun akra voĉo. Ŝajne neniu aŭdis lin, kaj li ne provis unue frapi la pordon de la gastejo, sed kuris tuj sur la ŝoseo en la direkto al la ĉefurbo. Post certa tempo ĉe la vojrando ekaperis monaĥejo; li kuris tien kaj batis kun ambaŭ pugnoj la pordegon. Al la monaĥo, kiu baldaŭ poste aperis, lia rakonto ŝajnis stranga kaj la monaĥo ne enlasis lin.
La fantomo intertempe proksimiĝis ĝis distanco de malmultaj paŝoj, kaj li havis neniun alian eblon krom kuri al proksime staranta arbo. Ĉiam, kiam la fantomo volis kapti lin, li evitis al la alia flanko. La junulino fine furioziĝis pro kolero, kaj kiam ambaŭ, disigite nur de la arbo, lacigite kaj anhelante staris unu ĉe la alia, ŝi subite saltis antaŭen kaj bate fermis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la arbon por tiel kapti lin. La viro retrofalis teren, kaj tio savis lian vivon, ĉar la kadavro restis stari rigide, la brakojn ferminte ĉirkaŭ la arbon.
La monaĥo, aŭskultinte malantaŭ la pordo kaj aŭskultante nenion plu, elvenis kaj vidis la viron senkonscie kuŝanta sur la tero. Li levis lin kaj portis lin en la monaĥejon. Je la sekva frua mateno la viro rekonsciiĝis, kaj tuj, kiam li estis trinkinta iom da supo, li kapablis rakonti la tutan historion. Kiam ili iris eksteren, ili vidis, ke la junulino ankoraŭ tiam staris rigide ĉe la arbo.
Ili informis la urbestraron, kaj jam baldaŭ venis oficisto, kiu ordonis, ke oni forportu la kadavron. Sed la fingroj de la junulino tiom profunde boriĝis en la arboŝelon, ke ŝiaj ungoj malaperis en ĝi. Nur post longa tempo kaj kun granda peno, sukcesis solvi ŝin de la arbo. Tiam oni sendis heroldon al la gastejo. Tie estis granda spektaklo, ĉar la tri aliaj vojaĝintoj estis trovitaj mortaj sur sia dormejo.
La kvara vojaĝanto, kiu timis, ke hemje fia najbaro povus akuzi lin pro la morto de siaj kunuloj, petis la urbestraron pri skribaĵo, kun kiu li povos pruvi sian senkulpecon. La urbestraro donis al li tian pruvon, kaj tiel li marŝis sola plu.
El germana traduko tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser,
Fischer TB Verlag GmbH, Frankfurt am Main, 1975
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.