Literaturaj proverboj, diroj kaj citaĵoj (01)
La pereo de l' vespera lando.
(Titolo de konata verko de Spencer)
La morto estas la fino de ĉiuj aĵoj, nur ne de la superstiĉo.
(Plutarko)
Trifoja transloĝiĝo estas tiom, kiom unufoja forbruliĝo.
(laŭ Benjamin Franklin, Way to wealth (1757)
Nenio estas pli banala en la mondo ol diablo despera.
(Goeto; Mefisto)
En la abismo loĝas la vero.
(Ŝilero: Diroj de Konfuceo 2)
Dependeco estas raŭka, ne kuraĝas paroli laŭte.
(„Bondage is hoarse and may not speak aloud.“ Julia en „Romeo kaj Julia“ de Ŝekspiro)
El la abundo de la koro la buŝo parolas.
(Biblio, Mateo 12, 34 („...ĉar el abundo de la koro la buŝo parolas.“)
Multaj, kiuj ridas pri la indulgokomercistoj de la katolika eklezio, ĉiutage mem ekzercas ĝin, ĉar ne malmultaj viroj kun fiaj koroj pensas, ke ili pacigas la ĉielon per tio, ke ili donas almozojn. (G. K. Lichtenberg ; el Miksitaj verkoj de 1800 ĝis 1806)
Abomeninda ino, forlasu mian domon!
(Vilhelmo Busch, Sinjoro kaj sinjorino Knopp)
„Oni ne skribas tiom detale, se oni volas adiaŭi iun.
(Heine, Nova printempo N-ro 34)
tradukis Hans-Georg Kaiser
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.