Hans-Georg Kaiser
Hastaj homoj
Haste homo tro reagas,
se hom' interrete vagas.
Hastus homo en realo,
vorus lin tuj akvofalo.
Haste kuras ĉasobesto,
la viktimo por la festo.
Sed la hom' ne tiel hastu,
kaj ne haste draste fastu.
Ĉar ne hastas la dikulo,
tiu manĝas sen skrupulo,
kaj se sidoforto endas,
oni tiun rekomendas.
Mallhastuloj ĉie tronas,
dum hastantoj sin nur spronas.
Kaj en brila festa balo
falas nur hastul' kun knalo.
Vane hastaj homoj kuras,
kiel la sciur' enspuras.
Ĉar la hasta hom' ne gajnas,
eĉ se tempoj kiel ajnas.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.