http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/internacia-tago-de-l-ino-2012.html


Eli Urbanova
Ĝusta vojo


Kruco ne pendas super mia pordo.

Mi nur ripetas ĉiutage al mi,
ke proksimulon oni devas ami.

Mi nur portadas en mi mil dolorojn
de la aliaj spite mejlojn, forojn.

Mi nur ne povas vivi en kvieto,
kiam mi legas ie en gazeto

pri atombombo, provoj en aero.
Mi nur imagas homojn en karcero,

homojn senkulpajn, des pli malfeliĉajn.
Mi pensas nur, ke preĝi ne sufiĉas,

ke urĝas agi, savi la planedon.
Per tio tuŝas mi nenies kredon,

min kostis nur tro multe da medito,
ĉu vere eblas mondo sen milito,

do daŭra paco, por ni ĉiuj justa,
kaj kiu vojo estas tiu ĝusta.

Kruco ne pendas super mia pordo.




Eli Urbanova
Ne multe mankis


Ne multe mankis
kaj mi kredis,
ke de praŭloj
ni heredis
instinkton, kiun
pro ornamo
ni poezie
nomas amo.

Ne multe mankis
kaj perverso
jam daŭre premis
en la verso
per siaj krudaj
ung' kaj dento
la lastajn restojn
de la sento.

Ne multe mankis
kaj mi, bardo,
nur mokon havis
por la ardo,
por tiu nobla,
sankta flamo:
profundenhava
vera amo...

Ne multe mankis.








Unbekannter/ Dorothea und Hans-Georg Kaiser
Frauentag


Für einen ganzen Tag im Jahr
geht es den Frauen wunderbar,
sie lachen, trinken, applaudieren,
im Sitzen und in den Spalieren.

Vom Arbeiten noch ganz verzehrt,
wird jetzt die Frau mit Dank verehrt.
so fühlt sich jetzt die Weiblichkeit
von allem Stress einmal befreit.

Champagner fliesst, es wird gesungen,
mit Teufel Alkohol gerungen.
Die Ohren schmerzen vom Geträller,
die Damen feiern immer schneller.

Die Herren lächeln irritiert,
wenn ihre Frau den Halt verliert.
Doch Dank erfüllt das Männerherz -
es gibt nur einen achten März!


(nach einem Gedicht eines Unbekannten
neu bearbeitet von Dorothea und H.-G. Kaiser)