Hans-Georg Kaiser
Papilia fantazio

Papilia fantazio
estas ĉie, kaj je ĉio,
se atentas vi pri tio,
ĉu Viene aŭ en Rio.

Se vi ĝin neniam vidas,
mi al vi ne vere fidas.
Al vi mankus grava eco
en la lud' de l' eterneco.

PS: Mi faris la poemon iam pro instigo de Ŭel Roŝa, kiu rimarkis, ke la ritmo de mia poemo "Voko de l' papilio"
kvazaŭ redonas la flirtadon de papilio. Mi ne konsciis pri tio, sed la papilio estas ankaŭ por mi simbolo pri beleco, kaj ankaŭ kolora mistero en la mistera eterneco. Eble la bela papilio ekzistas por ni por memori nin, ke krom morto, neceso kaj pereo ankaŭ alia grava afero ekzistas: belo.

Belo ne estas tute komprenebla, ĝi estas antaŭ ĉio sentebla. Kaj belo estas ligita al amo, kaj amo al vero. Belo, amo kaj ankaŭ la vero estas en certa senco unu afero, oni ne povas disigi ilin sen perforti kaj detrui ilin. Henriko Heine sciis tion, kaj mi estas de mia juneco admiranto de la granda poeto Heine.

Papilioj kaj belo en ĉiu kazo ekzistis jam, kiam la homo surtere ankoraŭ ne ekzistis. Ie en la reto mi vidis foton kun orangutanga geo, ili rigardis kune rozon, kiun la "viro" mantenis. Ambaŭ homsimioj kontente ridetis. Tio montras, ke ankaŭ tielnomataj hombestoj sentas belon, tio do ne estas nur homa afero, belo estas certe kosma fenomeno. Eksterterulo, kiu ne sentas belon, kaj kiu ne ekzemple cerbumas pri la simetrio en la naturo, estas por mi neimagebla. (HGK)

PS:
cezaroriginaloj.blogspot.de