
Hans-Georg Kaiser
Taktiko de muŝo
Sur mia komputila ekrano
eksidis muŝo.
Mi atakis ŝin furioze
per mia musa sagopinto,
sed ĝi ne moviĝis,
kvazaŭ ĝi estus jam morta.
Mi do atakis ŝin kelkfoje
per zigzagaj sagopintaj movoj,
sed la muŝo – plu ŝajnmorta –
ne reagis.
Tial mi ĉesigis miajn atakojn,
kaj tuj poste la insekto forflugis.
Ĝi agis evidente taktike.
Ŝi pensis, ke tiukaze,
se ĝi moviĝus, mia
ĉasinstinkto leviĝus.
Tial ŝi atendis
ĝis mi perdos la intereson
je la morta objekto
kaj nur ĝi poste forflugis.
Ĉu tio estas mirakla? Tute ne.
La muŝoj troviĝas certasence
sur pli alta evoluŝtupo ol ni,
la homoj. La plej maljuna
konata muŝo troviĝas en sukceno
kaj vivis 230 milonojn da jaroj
antaŭ ni. Kaj ni, la homoj, vivas
nur de 2,5 milionoj da jaroj surtere.
Jen la klarigo, kial la muŝo tiel agas.
Homoj kutime ne estas tiel inteligentaj
kiel muŝoj; se danĝero minacas;
ili forkuras panike kaj nur poste
ekpensos pri pli saĝa taktiko.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
eksidis muŝo.
Mi atakis ŝin furioze
per mia musa sagopinto,
sed ĝi ne moviĝis,
kvazaŭ ĝi estus jam morta.
Mi do atakis ŝin kelkfoje
per zigzagaj sagopintaj movoj,
sed la muŝo – plu ŝajnmorta –
ne reagis.
Tial mi ĉesigis miajn atakojn,
kaj tuj poste la insekto forflugis.
Ĝi agis evidente taktike.
Ŝi pensis, ke tiukaze,
se ĝi moviĝus, mia
ĉasinstinkto leviĝus.
Tial ŝi atendis
ĝis mi perdos la intereson
je la morta objekto
kaj nur ĝi poste forflugis.
Ĉu tio estas mirakla? Tute ne.
La muŝoj troviĝas certasence
sur pli alta evoluŝtupo ol ni,
la homoj. La plej maljuna
konata muŝo troviĝas en sukceno
kaj vivis 230 milonojn da jaroj
antaŭ ni. Kaj ni, la homoj, vivas
nur de 2,5 milionoj da jaroj surtere.
Jen la klarigo, kial la muŝo tiel agas.
Homoj kutime ne estas tiel inteligentaj
kiel muŝoj; se danĝero minacas;
ili forkuras panike kaj nur poste
ekpensos pri pli saĝa taktiko.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
kaj dankon al vi!
Sign-in to write a comment.