Krio laŭ Edvard Munch |
Vendita krio |
Hans-Georg Kaiser
Vendita krio
Jen fotoj de mi, kiuj montras, ke ankaŭ mi jam delonge okupiĝas pri la fama krio de Munch, lia pentraĵo "Krio" ĵus estis vendata en aŭkcio por ĉirkaŭ 120 milionoj eŭroj. Estas absurda vendo, se oni pripensas, ke la timkrio de Munch ĝuste estis kria reago al tiu aĉa mondo, kiu fariĝis tiom minaca, ke la timo fariĝis eĉ ekspresionisma ĉeftemo de la arto. Tiu pentraĵo estis farita por protesti kontraŭ mondo, kiu atomigas kaj timigas homojn. Sed eĉ la timoj de la homoj estas nun jam profitiga varo. Tio estas makabra afero, sed samtempe ĝi efektive estas timiga kaj kriiga aĉega realeco, kiu pelas homojn en tian elkriigan frenezecon. Ĉar la regantoj en la tuta mondo ne volas forigi la kaŭzojn por la desperaj krioj de la fie traktata homaro, la krioj estas la startsignaloj por ribeloj kaj revolucioj ... (HGK)
PS:
cezaroriginaloj.blogspot.de
Sign-in to write a comment.